Matene de la 2-a de augusto fermighis la 88-a UK
en Gotenburgo. La fermon gvidis UEA-prezidanto Renato Corsetti.
Unue li proponis unuminutan staron en silento por honori la
memoron al tiuj forpasintaj eminentuloj, kiuj multe kontribuis
al nia movado, kaj poste li anoncis la liston de 2 honoraj patronaj
membroj kaj 6 honoraj membroj. Ili venis al la podio kaj ricevis
po unu rozon kiel honoron.
25 infanoj el deko da landoj, kiuj partoprenis la
35-an Infanan Kongreseton che la gastiganta urbo, aperis viglaj
sur la podio. Ili scipovas paroli pli ol du lingvojn kaj unu
post alia sin prezentis en Esperanto. Ili kantis Esperantan
kanton kaj deklamis Esperantan poemon lernitajn en la kongresa
semajno, kion vekis varman aplaudon de la cheestantoj.
Ghenerala sekretario Ivo Osibov raportis pri la
kongresaj laboroj. Post tio sekvis anonco de la listoj de gajnintoj
de la oratora kaj belarta konkursoj. Chi-jare la Fyne-pokalo
estis aljughita al la Litova Esperanto-Asocio pro ghiaj bonaj
rilatoj kun shtataj autoritatoj kaj elstara eldonado kaj aperigo
de Esperantaj libroj kaj materialoj kaj kulturo de multnombraj
esperantistoj. La unuan premion de Fondajho de Grabowski ricevis
china esperantisto Li Shijun, alinome Laulum pro tio, ke li
kulturis esperantistojn de pluraj generacioj, multe laboris
por "El Popola Chinio" kaj tradukis multajn chinajn
literaturajhojn. La duan premion ricevis ghenerala sekretario
de SAT-amikaro kaj Deguchi-premion ricevis usona kaj franca
samideanoj. Estas ghojige, ke la internaciajn ekzamenojn trapasis
chiuj kandidatoj.
Vicprezidanto prof. Humphrey Tonkin resumis kion
oni diskutis pri la kongresa temo "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj".
S-ro Corsetti faris ferman paroladon. Post tio la prezidanto
de la Sveda Esperanto-Asocio transdonis la verdan flagon al
la prezidantino de la China Esperanto-Ligo. En la ceremonio
shi diris: "Kiam ni transprenis la verdan flagon, simbolon
de nia movado, ni pli forte sentas la devon kaj respondecon
por la venonta UK en Pekino, kiu estos grava evento ne nur por
la china Esperanto-movado, sed ankau por la movado de Azio kaj
tiu de la tuta mondo. Ni certe faros nian eblon por sukcesigi
ghin, kaj samtempe ni petas vin, aktivulojn de nia movado kontribui
al ghi per via aligho, per viaj aktivaj agadoj, por havigi al
ghi pli da signifoj, pli da koloroj kaj pli da sukcesoj kaj
glorigi la noblan aferon iniciatitan de nia granda majstro Zamenhof."
La fermon cheestis ankau raportistoj de la Xinhua-a
Novajh-agentejo de Chinio.
La fermo finighis per komuna kantado de la himno
"La Espero" en akompano de la internacia koruso.
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)
Rilata
aritikolo:
Kongresa rezolucio
|