La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2008, kiam UEA
iĝos centjara, okazos en la ĉefurbo de UEA, Roterdamo. Tion sciigis
la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en Florenco. La freŝa
decido de la estraro de UEA, farita en Florenco, ankoraŭ ne estas
oficiale diskonigita. Ĝi tamen estis menciita dum la programero
Centra Oficejo respondas marde matene. La kongreso en 2009 eventuale
okazos en Bjalistoko.
(el Libera Folio)
|