Festo-parolado
estas unu el la ĉefaj taskoj de prezidanto. Ĉi-foje, en sia hejmlando,
d-ro Renato Corsetti prezentis tre brilan ekzemplon. Jen du plej
kortuŝaj frazoj el lia parolado: "En Florenco naskiĝis Esperanto",
"Se Davido gajnis, ankaŭ ni esperantistoj gajnos."
Jen tiel li klarigis pri la unua frazo: "Estas
por mi granda plezuro kiel prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio
kaj kiel italo bonvenigi vin al ĉi tiu 91-a Universala Kongreso
en Florenco, Italujo. Prezidantoj havas multajn privilegiojn,
kiel vi ĉiuj scias, sed unu estas aparte speciala. Oni devas provi
raciigi kaj nobligi la kialojn pro kiuj kongreso okazas en difinita
loko. Mi, do, devas diri al vi, kial ĉi tiu kongreso ne estus
povinta okazi en alia urbo ol en Florenco. Bonŝance ĉi-jare la
ekzerco estas facila."
(Yu Tao, el Florenco)
|