Post
la solena malfermo, la diversaj prelegoj, prezentadoj kaj aliaj
atrakcioj komencas okazi en la impona kongresejo de la Universala
Kongreso 2006, en la itala urbo Florenco. Unu el la plej kortuŝaj
prezentadoj estis tiu de la kantistoj Ĵomart kaj Nataŝa, kune
kun ilia naŭ-jara filino.
La spektaklo de la iam renoma duopo Ĵomart kaj Nataŝa
estis sensacia evento en la unua tago de la kongreso, ne nur pro
la belaj kaj melankoliaj kanzonoj de ili prezentataj, sed ankaŭ
pro la ĉeesto, sur la escenejo, de la naŭ-jara filino de la paro,
Karina, kiu akompanis siajn gepatrojn per impresa voĉo kaj granda
lerteco de kantado.
En la tuta salono Lapenna, en kiu havis lokon la prezentado
de la familia triopo, regis emocia etoso. Multaj ĉeestantoj eĉ
ŝercis, dirante ke pro la reganta etoso de kortuŝeco kaj emocio,
la salono Lapenna vere iĝis 'la plena'.
La kanzonoj de la triopo ravis multajn, tute impresante
la publikon. Precipe la etulino montris sian kompetentecon kantistan,
certe hereditan el la famaj gepatroj, kiuj jam de pluraj jaroj
bardas en Esperantio.
Por kroni la prezentadon de Karina, la triopo lanĉis,
tuj post la prezentado, la diskon per kiu la belvoĉa etulino premieras
en la merkato de E-muziko. Temas pri la KD Carina kantas por vi
en Esperanto, jam disponebla por aĉetado en Florenco.
(el “Ĝangalo”)
|