En 9:00-9:45 de la 4-a de aŭgusto, okazis en la
salono Canuto Oratora Konkurso, al kiu partoprenis kvar junuloj,
kies aĝo estas malpli ol 30 jaroj. S-ro Sebastian Kirf el Germanio
okupis la 2-an lokon. La 3-an gajnis respektive s-ro Cassius Genesio
Desconsi el Brazilo kaj s-ro Francesco Maurelli el Italio. Laŭ
Otto Prytz el Norvegio, unu el la tri juĝantoj "la unua premio
estas pendata." La aliaj du juĝantoj estis s-ino Wera Blanke
el Germanio kaj Yu Tao el Ĉinio.
(Raportisto de El Popola Ĉinio, el
Florenco)
|