Sabate,
la 5-an de aŭgusto, ene la fortreso de Basso, en la halo Cavaniglia,
okazis la solena fermo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto.
La fermon de la sukcesa kongreso sigelis la transdono de la kongresa
flago al LKK de la urbo Jokohamo.
Je la deka matene jam plenplenis la halo, kie la
kongresanoj sentis, unue, internan premom pro la fino de la grandioza
evento, sed ankaŭ plenan ĝojon pro la fruktodona rezulto kaj pro
sukceso de la evento.
Post la alvoko al la podio de kelkaj reprezentantoj
de UEA kaj aliaj Esperantaj instancoj, oni silentis dum unu minuto
omaĝe al ĉiuj esperantistoj, kiuj forpasis inter la periodo de
julio 2005 kaj julio 2006. Raportitaj estis ĉiuj kongresaj laboroj,
kiuj plensukcese atingis la rezulton atendatan. Intertempe al
paroladoj, freŝa piana sono estis ludata de la juna kaj lerta
pianisto Andrejo Korobeĵnikov.
Inĝeniero
Ludoviko Zaleksi Zamenhof, nepo de Zamenhof, estis invitata al
la podio por diri kelkajn vortojn. Tiam li reliefigis la valoron
de la interna ideo de Esperanto.
Supreniris la podion ankaŭ la “estonteco de la Esperanto-movado”,
la partoprenantoj de la 37-a Infana Kongreseto, kiuj nature salutis
kaj kantis por la ĉeestantoj kun flueco en la internacia lingvo.
Reprezentantoj de la japana komitato transprenis de
la manoj de Aldo Grassini, prezidanto de LKK en Florenco, la flagon
de la 92-a kongreso. Kaj fine, aŭdiĝis la sono de la Esperanto-himno
“La Espero”, kiu kronis la profitdonan kaj realigan laboron de
LKK, alportante la esperon kaj certecon pri verva kaj ĝuiga festo
en 2007, en la urbo Jokohamo.
(el “Ĝangalo”)
|