La 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis solene
fermita antaŭtagmeze la 5-an aŭguste. Kiel kutime, en la solena
fermo de la kongreso oni anoncis la ricevantojn de diversaj premioj
kaj subvencioj.
La "esperantistan pacpremion", premion
Deguchi, kiu valoras proksimume 2000 eŭrojn, ricevis Simo Milojević.
Premio Deguchi estas monpremio kiu celas regule distingi
la plej meritajn agantojn kaj projektojn, kiuj "aktivas sur
la kampo de la utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda
paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof
kaj instruoj de Deguchi Onisaburo".
Aldone la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas
al la realigo de la bazaj celoj de Universala Esperanto-Asocio,
kies Statuto invitas "kreskigi inter siaj membroj fortikan
senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon
por aliaj popoloj".
La premio estas nomita laŭ la japano Onisaburo Deguchi.
Premio Deguchi estis starigita en la jubilea jaro 1987 per donaco
de la religia movado Oomoto, kaj pri ĝia ricevanto decidas la
estraro de UEA.
La ĉi-jara ricevanto de la premio, Simo Milojević, naskiĝis en
1936 en Bosnio-Hercegovino. Gimnazion li finis en Zemun (nun parto
de Beogrado, ĉefurbo de Serbio) kaj poste studis komparan literaturon
en Beogrado, laboris kiel armea oficisto en Zemun kaj poste fariĝis
profesia esperantisto.
Li estis sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo,
ĉefredaktoro de ĝia gazeto La Suda Stelo, gvidis plurajn
kursojn kaj tre aktivis en la Esperanto-societoj en Zemun kaj
Beogrado. La Jugoslavia Esperanto-Ligo distingis lin per Ordeno
por meritoj en 1964.
Kune kun Tibor Sekelj, li estis ankaŭ unu el la pioniroj
de la nepala Esperanto-movado: li dum pluraj monatoj instruis
esperanton en Katmando. Nepala Esperanto-Asocio estis akceptita
kiel landa asocio de UEA en la vendreda kunsido de la komitato
de UEA en Florenco.
En la 1970-aj jaroj Simo Milojević eklaboris en la
Centra Oficejo de UEA. Dum multaj jaroj li estis redaktoro de
la revuo Esperanto. En 1983 li transprenis la oficon de Ĝenerala
Direktoro de UEA. Ekde 1996 li plulaboris, ĝis sia emeritiĝo en
2002, kiel libroservisto de la asocio. Li dum tri jardekoj estis
unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj.
(el Libera Folio)
|