La 91-a Universala Kongreso de Esperanto,
kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2209 partoprenantoj el 62
landoj,
konstatinte,
ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005-2014
estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie
dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie daŭrigebla,
ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al
kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter
la homo kaj la naturmedio,
ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo
havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn kaj edukajn efikojn
koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado,
ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio
kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn,
aktivajn civitanojn kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem
kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece
kaj solidare.
Alvokas
la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj
kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn
kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn
lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.
Rekomendas
al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj
pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj
organizaĵoj.
Konfirmas
la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun
Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco,
socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la
lingva aspekto de daŭropova evoluigo.
|