Koncerto de marimba ludo de Kaja Farszky

Mi ĝuis marimban koncerton de Kaja Farszky. Kaja Farszky naskiĝis en 1988 en Zagrebo kaj studis en la Muzika Akademio. Ŝi specialistiĝis pri perkut-instrumentoj kaj marimbo en diversaj seminarioj de renomaj profesoroj en Kroatio, Pollando kaj Belgio. En 2004 kaj 2006 ŝi gajnis la unuan premion en tutlanda kongreso de perkut-instrumentoj. Duope kaj kun la ensemblo "Bing Bang" ŝi partoprenis diversajn internaciajn festivalojn. Ŝi ankaŭ ludis kun diversaj ensembloj kaj orkestroj en Kroatio, Italio, Bosnio kaj Hercegovino, Aŭstrio kaj Germanio. En 2002 ŝi esperantistiĝis kaj daŭre aktivas en kaj por la movado. En sia koncerto Kaja montris al ni kial marimbo estas tiel speciala instrumento.

(Shi Guang)