En
la 26-a de februaro estis oficiale lanchita la Informa Centro
de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de Chinio kaj la China
Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) kaj komencighis
la servo por doni intervjuajn legitimaciojn al chinaj kaj
alilandaj reporteroj.
La Informa Centro havas oficejon en la Hotelo
de la Popola Halo kaj prenas sur sin akceptadon de chinaj
kaj alilandaj reporteroj rilate iliajn intervjuojn. Jam venis
chinaj kaj alilandaj reporteroj por registri sin por intervjui
dum la kongreso
kaj konferenco. La limtempo de registrigho por intervjuo estos
la 8-a de marto. Dono de intervjua legitimacio finighos je
la 20-a horo de la 8-a de marto. Por faciligi la laboron de
la reporteroj, la centro unuafoje instalis specialan retposhton
kaj oni povas skribi al xwzx2004@peopledaily.com.cn
por konsulti pri la kongreso kaj la konferenco.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|