La
5-an de marto en la Popola Halo en Pekino inaugurighis la
Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK), prezidata
de Wu Bangguo, plenuma prezidanto kaj konstanta membro de
la prezidantaro de la kongreso. Chefministro Wen Jiabao faris
raporton pri la registara laboro.
En sia laborraporto Wen Jiabao diris, ke en la
pasinta jaro la registaro alprenis kategoriajn rimedojn por
batali kontrau SARS; faris konvenan reguligon por la stabila
kaj rapida disvolvigho de la nacia ekonomio; bone konsideris
la tutan situacion por akceli la socian disvolvighon; prizorgis
la popolan vivon kaj bone solvis la problemon de laborigo
kaj socia garantio; akcelis la sistemo-renovigon kaj faris
gravajn pashojn en reformado kaj pordmalfermo; kaj intensigis
konstruadon de legha sistemo kaj defendis la socian stabilecon.
Wen
Jiabao diris, ke la nunaj malfaciloj estas malrapida kresko
de la enspezo de la kamparanoj, pezaj taskoj pri laborigo
kaj socia garantio, malekvilibra disvolvigho en diversaj regionoj,
tro granda diferenco inter enspezoj de iuj sociaj membroj
kaj nesuficho de naturaj richfontoj kaj polucio de medio.
La fundamenta penslinio kaj chefa tasko de la
registaro en 2004 estas persisti en la koncepto de scienca
disvolvigho, konsideri la socian situacion en la tuto, turni
la taskon chefe sur la homajn problemojn, reformadon kaj renovigon
kaj meti la atenton chefe sur solvon de la elstaraj konfliktoj
en la ekonomia kaj socia disvolvigho, solvon de la elstaraj
problemoj strikte rilataj al la interesoj de la popolo, ghustan
solvon de la rilatoj inter reformado, disvolvo kaj stabileco,
akcelon de la kompleta, harmonia kaj daura disvolvigho de
la ekonomio kaj socio kaj kunan progreson de la materia, politika
kaj spirita civilizacio.
Lau la plano la ekonomio kreskos je 7% chi-jare.
Por difini tiun celon, la registaro bone konsideris la kontinuecon
de la makroskopa reguligo, rapidecon de la ekonomia disvolvigho
kaj nunan staton de richfontoj de energioj, trafikado kaj
gravaj materialoj kaj mildigon de la premo al la naturaj richfontoj
kaj medio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|