Li
Meng en la Dua Sesio de la Deka ChPPIK
|
En la Unua Sesio de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK) estis prezentitaj entute 3819 proponoj,
el kiuj 3576 proponojn oni transdonis al la registaro kaj
al kies 98.8% oni jam faris respondon.
Li Meng, vicprezidanto de ChPPIK, diris posttagmeze
de la 3-a de marto en la Dua Sesio de la Deka ChPPIK, ke la
membroj de la Konstanta Komitato de la Deka ChPPIK faris proponojn
pri konstruado de socialisma civilizacio materiala, politika
kaj spirita. Kaj tiuj proponoj ludas gravan rolon en demokratiigo
kaj sciencigo de registara decido, en harmonia disvolvigho
de ekonomio kaj socio kaj en progresigo de laboro de la registaro.
La membroj donis grandan atenton al perfektigo
de la socialisma merkata sistemo, akcelo de reordigo de ekonomia
strukturo kaj de disvolvigho de agrikulturo kaj kampara ekonomio,
kaj estis traktitaj la proponoj, kiuj tushas plifortigon de
honesta administrado de legha persono de entrepreno, starigon
de honesta arkivo, perfektigon de sistemo de kampo-rekvizicio
kaj defendon de interesoj de koncernaj kamparanoj, subtenon
kaj protekton de disvolvigho de posedantoj de privataj entreprenoj
kaj plifortigon de partia konstruado en tiuj entreprenoj.
Kaj la membroj faris ankau proponojn pri reprosperigo
de la lando per sciencoj kaj eduko, rapidigo de disvolvo de
kulturo kaj ghiaj entreprenoj kaj profundigo de reformado
de kuraca sistemo en la kamparo, kaj ili zorgis ankau politikon
kaj leghon, unuecfronton, socian garantion kaj aliajn fokusajn
temojn. Tiujn proponojn la rilataj organoj submetis al traktado.
Pri la plano por la nova jaro Li Meng diris,
ke la membroj devas serioze atenti la rilatojn inter kvanto
kaj kvalito de proponoj, kaj ChPPIK devas altigi la kapablon
de propono-traktado kaj memkonstruon en labor-strukturo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|