Posttagmeze
de la 7-a de marto, la Dua Sesio de la Deka China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) okazigis sian duan plenan
kunvenon en la Popola Halo en Pekino. La kunvenon prezidis
Liu Yandong, plenuma prezidanto de la sesio. Cheestis la kunvenon
Jia Qinglin, prezidanto de ChPPIK. En la kunveno faris paroladon
11 membroj de ChPPIK. En la parolado ili montris siajn opiniojn
kaj proponojn pri la koncepto pri scienca disvolvado, reformado
de la shtataj entreprenoj, grena sekureco k.a.
La kunvenon cheestis ankau vicchefministro de
la Shtata Konsilantaro Zeng Peiyan kaj aliaj respondeculoj
de la departementoj de la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Chinio kaj ministerioj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|