Matene
de la 5-a de marto, chefministro Wen Jiabao faris raporton
de la registara laboro en la Dua Sesio de la Deka Tutlanda
Popola Kongreso. En sia raporto li diris, ke en la pasinta
jaro la registaroj de diversaj niveloj serioze observis la
decidon de la centra registaro pri pliigo de laborigaj kanaloj
kaj asignis pli da mono al tiu afero. La centra registaro
asignis 4.7 miliardojn da juanoj al laborigo kaj relaborigo
kaj intensigis gvidon kaj servon al altaj lernejoj en ilia
distribuo de la diplomitoj post ilia akcepto de pli da studentoj,
kaj fine de 2003 83% de la diplomitoj de la superaj lernejoj
ekhavis laboron, je 600 mil homoj pli multe ol en 2002.
La chefministro diris en la raporto, ke la centra
registaro alte taksis solvon de malfaciloj en la produktado
kaj chiutaga vivo de la popolanoj kaj precipe de la malrichuloj
por protekti iliajn interesojn. En 2002 la centra registaro
elspezis 70 miliardojn da juanoj por solvi tiun problemon
kaj 9.2 miliardoj el la sumo estis uzitaj por garantii la
vivon de la plej malrichaj urbanoj, kaj 22.35 milionoj da
urbanoj ricevis monon por vivtenado je minimuma nivelo.
La chefministro diris, ke de 2003 la centra registaro
asignis certan monsumon por helpi la malrichajn malmobilizitajn
oficirojn kaj soldatojn, kaj refoje levis la normon de kompensa
monsumo al la revoluciaj kripluloj.
La chefministro diris, ke en la pasinta jaro
la shtato asignis pli da mono por helpi la malrichajn loghantojn
kaj plibonigi iliajn labor- kaj vivkondichojn, kaj helpi katastrofitajn
lokojn kaj popolanojn. En la pasinta jaro la centra registaro
elspezis entute 8.03 miliardojn da juanoj por la katastrofitaj
lokoj kaj popolanoj, t.e. je 63.9% pli multe ol en 2002, kaj
krom tio la centra registaro elspezis 2.79 miliardojn da juanoj
por rekonstruado post la katastrofo. Dank' al tio la popola
vivo estis kompare bone aranghita post la katastrofoj, kaj
produktado kaj rekonstruado estis bone farata. La registaroj
de diversaj lokoj alte taksis solvon de la problemo kvitighi
kun la kamparaj laboristoj per la shuldita monsumo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|