La
8-a de marto estis limdato de akcepto de proponoj al ChPPIK.
Ghis la 17-a horo de la 8-a la proponokolekta grupo de la
sesio ricevis 4312 proponojn.
La proponoj estis prezentitaj de unuoj kaj membroj
al la Tutlanda Komitato de ChPPIK au ghia konstanta komitato.
Post ekzameno de la Ekzamena Komisiono au Proponokolekta Komisiono
la proponoj estis transdonitaj al koncernaj unuoj, kaj oni
postulas, ke chiu propono devas ricevi solvon kaj respondon.
Koncerna respondeculo de la proponokolekta grupo
de la sesio konigis, ke chi-jaraj proponoj havas pli altan
kvaliton kaj enkorpigas seriozecon, sciencecon kaj praktikeblecon.
Lau analizo pri la chi-jaraj proponoj oni povas trovi, ke
la komitatanoj de ChPPIK tre atentas la centran laboron de
la kompartio kaj la shtato, prizorgas konkretajn problemojn
strikte koncernantajn la produktadon kaj vivon de la popolo
kaj aktive prezentas la socian staton kaj popolon deziron,
ekzemple problemo de la kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj,
problemo de labordonado, sistemo de socia garantio, edukado,
kulturado de talentuloj, reprosperigo de la malnovaj industriaj
bazoj en Nordoriento kaj aliaj lokoj de Chinio, protektado
de ekologia medio, sistemo de socia kredito kaj problemo de
diferenco de enspezoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|