Posttagmeze
de la 10-a de marto okazis la kvara plena kunveno de la Dua
Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK) en la Popola
Halo en Pekino por auskulti, diskuti kaj ekzameni la laborraporton
de la Konstanta Komitato de TPK, kaj tiujn de la superaj popolaj
kortumo kaj prokurorejo.
Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato
de TPK, faris raporton al la kongreso pri la laboro en la
pasinta jaro kaj tasko por la sekvanta jaro. Wu rememoris
la laboron en la pasinta jaro de kvin flankoj: Plifortighis
la leghdona laboro kaj levighis la kvalito de la leghdonado;
elstara estis la kontrolado kaj evidentighis ghia efiko; estis
serioze traktataj la proponoj de la reprezentantoj kaj la
reprezentantoj ludis pli gravan rolon; la konstanta komitato
de TPK faris aktivan kontakton kun alilandaj parlamentoj kaj
firmigis la amikajn rilatojn kun ili; memkonstruado kaj funkciado.
Xiao Yang, prezidanto de la Supera Popola Kortumo,
faris raporton. En sia raporto li traktis grandskalan jurisprudencan
ekzamenon pri justeco kaj efiko, ordigon de kriminalaj kazoj
de transtemplima malliberigo kaj civilaj kaj administraj kazoj
de transtemplima ekzameno kaj realigon de la jurisprudenca
servo al la popolo.
Jia Chunwang, chefprokuroro de la Supera Popola
Prokurorejo, raportis la laboron de diversnivelaj prokurorejoj
de Chinio en la pasinta jaro.
Hu Jintao kaj aliaj shtataj gvidantoj cheestis
la kunvenon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|