Oni zorgas pri siaj familiaj aferoj, kiuj strikte
rilatas al la shtataj aferoj diskutotaj en la du sesioj de
la Tutlanda Popola Kongreso kaj la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco, kiuj inaugurighos post kelkaj tagoj en Pekino.
Lau tagordo de la du sesioj la reprezentantoj
de la popola kongreso devas diskuti kaj ekzameni la laborraporton
de la nova registaro en la pasinta jaro, ghian raporton pri
la chi-jara nacia ekonomio kaj budgheto, la laborraporton
de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj
tiujn de la Supera Popola Kortumo kaj Supera Popola Prokurorejo.
Tiuj raportoj resumos la laboron de la koncernaj institucioj
en la pasinta jaro kaj decidos la planon por la nova jaro.
En ili estos multe da temoj varme diskutataj de la popolanoj.
"Fakte, la chi-jaraj provincaj popolaj kongresoj
donis ghojigajn informojn, ke ili diskutis multe da problemoj
koncernantaj la popolajn interesojn kaj el chi tiuj iuj estis
temo de la provincaj kongresoj. Multaj provincoj jam ellaboris
koncernajn politikojn pri la problemoj forte zorgataj de la
popolanoj. Estas videble, ke la chi-fojaj du sesioj estos
strikte rilataj la popolajn vochojn kaj en ili certe klare
senteblos la popola volo," diris doktoro Xin Ming, instruisto
de la Centra Partia Lernejo.
La chi-fojaj du sesioj estas okazigitaj post
kiam la shtataj gvidantoj publikigis la koncepton pri scienca
disvolvigho kaj meti la popolajn interesojn sur la unuan lokon
de la registaro, serchi la veron kaj fari praktikajn laborojn
jam farighis la chefa tasko de diversnivelaj registaroj.
Espereblas, ke en la chi-jaraj du sesioj oni
varme diskutos la problemojn interesantajn ne nur la registaron,
sed ankau la ordinarajn popolanojn, kio ludos gravan rolon
por la estonta strategia disvolvigho de Chinio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|