|  La 
                    14-an de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso 
                    (TPK) aprobis la revizion de la Konstitucio de la China Popola 
                    Respubliko, sankciis la raporton de chefministro Wen Jiabao 
                    pri la registara laboro kaj per balotado aprobis koncernajn 
                    rezoluciojn. Post plenumo de chiuj siaj taskoj ghi fermighis. 
                    Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK prezidis 
                    ghin.
   La 
                    reviziita konstitucio difinis la gvidan pozicion de "Tri 
                    Reprezentoj" en la politika kaj socia vivo de Chinio, 
                    ekhavis la enhavon pri akcelo de harmonia disvolvigho de la 
                    materia, politika kaj spirita civilizacio, aldonis la vortojn 
                    "konstruantoj de la socialisma afero" temantajn 
                    pri unuecfronto, ekhavis la enhavon pri perfektigo de la sistemo 
                    pri ter-rekvizicio, klarigis la shtatan principon pri disvolvigho 
                    de ekonomio de nepublika posedanteco, perfektigis la difinon 
                    pri protekto de la privata proprieto, ekhavis novajn difinojn 
                    pri kompletigo de la sistemo de la socia garantio, alta takso 
                    kaj garantio de la homaj rajtoj, pri konsisto de la tutlanda 
                    popola kongreso, pri urgha situacio, pri la rajtoj de la shtata 
                    prezidanto dum lia shtata aktivado, reviziis la servoperiodon 
                    de la distrikta regpotenco, ekhavis novan difinon pri nacia 
                    himno k.a. La 14-an de marto la prezidantaro de la Dua Sesio 
                    de la Deka TPK publikigis anoncon pri tiuj aferoj.   La 
                    sesio balotis por la rezolucio pri la registara laboro kaj 
                    aprobis ghin. La rezolucio diras, ke la raporto konformas 
                    al la realo kaj pere de rememoro kaj resumado de la registara 
                    laboro en la pasinta jaro, ghi bone montras la chefan laboron 
                    de la registaro kaj atingitajn sukcesojn kaj montras la malfacilojn 
                    kaj problemoj sur la vojo. La arangho de la registara laboro 
                    por 2004 montras la sciencan koncepton pri disvolvado kaj 
                    en ghi la difinitaj taskoj estas klaraj kaj efektivigeblaj.  La sesio inaugurighis la 5-an de marto, dauris 
                    entute 10 tagojn kaj fermighis la 14-an. Ghi estas la plej 
                    mallonga el chiuj sesioj.  Ni 
                    tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
 >>> 
                    Chefpagho
   |