En
la 12-a de marto plenumighis chiuj programeroj de la Dua Sesio
de la Deka Tutlanda Komitato de ChPPIK (China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco) kaj ghia prezidanto Jia Qinglin
proklamis fermighon de la sesio.
La 1998 cheestantaj komitatanoj vochdonis kaj
aprobis la rezolucion pri la laborraporto de la Dua Sesio
de ChPPIK, rezolucion pri la laboro super proponoj de post
la Unua Sesio, rezolucion pri la amendo de la statuto de ChPPIK,
la politikan rezolucion de la Dua Sesio de la Deka Tutlanda
Komitato de ChPPIK kaj la raporton de la Propona Komisiono
de ChPPIK pri la ekzameno de la proponoj de la Dua Sesio.
La
chi-foja amendo de la statuto estas la kvina de post ghia
ellaboro.
Jia Qinglin diris, ke subtenate de la Centra
Komitato de la Komunista Partio de Chinio, la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso, la Shtata Konsilantaro kaj
koncernaj departementoj kaj dank' al la kuna penado de la
komitatanoj, la sesio akiris plenan sukceson, kaj la sesio
estas kunveno demokratia, praktikema, solidara kaj kuraghiga,
kaj kunveno fruktodona.
La sesio ricevis 4312 proponojn kaj 4116 el ili,
nome 95.5%, estis metitaj en kazojn. 1907 komitatanoj faris
proponojn, nome 85.6% de la totala nombro. La proponoj temas
pri diversaj flankoj de la ekonomia kaj socia disvolvigho
de Chinio kaj montras, ke la komitatanoj multe prizorgas la
akordan disvolvighon de la ekonomio kaj socio, la problemon
de la kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj, labordonadon, starigon
de sistemo de publika higieno, ekologion kaj medion.
La sesio inaugurighis en la 3-a de marto kaj femighis
en la 12-a.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|