Post nelonge okazos en Pekino la Duaj Sesioj de
la Tutlanda Popola Kongreso kaj la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco. De la 16-a ghis la 26-a de februaro la autoritata
reto Xinhua kaj la jhurnalo "Ekonomia Referenco"
kune faris interretan enketadon sub la titolo "Via plej
zorgata problemo okaze de la kongreso kaj konferenco".
La enketado rikoltis vastan atenton kaj varman respondon de
la retvizitantoj. En la 11 tagoj 40 mil homoj akceptis enketon
kaj faris komentarion.
La rezulto de la enketo montras: El la 20 plej
atentataj demandoj tiu pri koruptigho estis la plej zorgata
problemo, ke 84% de la enketitoj prenis tiun problemon kiel
la unuan. La problemo de la dua loko estis malekvilibro de
ekonomia disvolvigho de diversaj regionoj kaj grandigho de
diferenco de enspezo, kaj 57% de la enketitoj estis por tio.
La problemo pri elspezo por edukado unuafoje okupis la trian
lokon per 54% de la balotiloj. La retvizitantoj multe zorgis
ankau pri opono kontrau monopolaj ekonomiaj branchoj ekzemple
telekomuniko kaj fervojo, pri levo de enspezo de la kamparanoj,
la socia sekureco, pluapasha kompletigo de sistemo de socia
garantio, labordonado, redungigho k.a.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|