Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Amendo de la konstitucio - fokuso de la kongreso kaj konferenco
Informoj

Amendo de la konstitucio estos grava tasko de la baldau okazonta Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso de Chinio.

Post la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio fondis la Grupon de Amendo de la Konstitucio kun sia prezidanto kiel ghia estro por garantii amendon faritan rigore lau legha proceso.

La grupo aranghis plurajn kunsidojn por gvidantoj de demokratiaj partioj, justicaj fakuloj, ekonomikistoj, teoriistoj k.a. La opinioj de la popolo pri amendo de la konstitucio publikigitaj pere de interreto kaj vehikloj estis alte taksataj de la registaro, kaj multaj reprezentantaj proponoj estis akceptitaj en memorandon por amendo de la konstitucio.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio diskrete faris 14 konsilojn por amendo de la konstitucio. Ili estis unuafoje diskutataj kaj aprobitaj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio kaj publikigitaj per radiodissendo. En la lasta tagdeko de decembro de 2003 la Konstanta Komitato de TPK ellaboris projekton por amendo de la konstitucio.

En la pasinta jaro la china registaro kaj la china popolo multflanke interkonsilighis pri amendo de la konstitucio enkorpigita de kolektiva inteligenteco de la china registaro kaj la china popolo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 


Specialaj temoj pri Chinio