La
2-an de marto okazis en Pekino la unua gazetara konferenco
de la Dua Sesio de la Deka China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK). La proparolanto de ChPPIK konigis al
la chinaj kaj alilandaj raportistoj koncernajn aferojn de
la chi-foja sesio kaj respondis iliajn demandojn.
La Dua Sesio de la Deka ChPPIK inaugurighis posttagmeze
de la 3-a de marto kaj fermighos la 12-an tiumonate. Chiuj
membroj de ChPPIK auskultos, diskutos kaj ekzamenos la laborraporton
de Jia Qinglin, prezidanto de ChPPIK, auskultos, diskutos
kaj ekzamenos la laborraporton de la Konstanta Komitato de
ChPPIK fare de ghia vicprezidanto Li Meng pri la proponoj,
prezentitaj de la membroj de ChPPIK de post la Unua Sesio;
cheestos la Duan Sesion de la Deka Tutlanda
Popola Kongreso; auskultos la laborraporton de la registaro
fare de chefministro Wen Jiabao kaj aliajn gravajn raportojn;
diskutos, ekzamenos kaj aprobos reviziitan statuton de ChPPIK;
diskutos, ekzamenos kaj aprobos la politikan rezolucion de
la Dua Sesio de la Deka ChPPIK, la rezolucion pri la laborraporto
de ghia Konstanta Komitato, tiun pri proponoj de ghiaj membroj
kaj la raporton pri ekzameno de la proponoj de la Dua Sesio.
La proparolanto diris, ke dum la sesio estos
3 fojoj por paroladoj. Raportistoj povos cheesti iujn kunsidojn
de grupoj kaj iujn kunsidojn de kelkaj grupoj kune, du gazetarajn
konferencojn pri reprosperigo de la nordorienta industria
bazo, plenenergia disvolvo kaj aktiva subteno de ekonomio
de nepublika posedsistemo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|