Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

La Dua Sesio de la Deka ChPPIK inaugurighis
Informoj

La Dua Sesio de la Deka China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) inaugurighis je la tria posttagmeze de la 3-a de marto 2004 en la Popola Halo, Pekino.

La cheestantoj aprobis antau chio la tagordon de la sesio; prezidanto de ChPPIK Jia Qinglin faris laborraporton komisiite de ghia konstanta komitato kaj post tio la cheestantoj auskultis raporton de la Konstanta Komitato de la Deka ChPPIK pri proponoj faritaj de ghiaj membroj post la unua sesio.

La dua sesio havos ankau jenan enhavon: chiuj membroj de la konferenco cheestos la Duan Sesion de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio, auskultos kaj diskutos la laborraporton de la registaro; diskutos, ekzamenos kaj aprobos la reviziitan statuton de ChPPIK, politikan rezolucion de la Dua Sesio de la Deka ChPPIK, rezolucion pri la laborraporto de ghia konstanta komitato, tiun pri la raporto pri la proponoj faritaj de ghiaj membroj post la unua sesio kaj raporton de la propona komisiono de la Deka ChPPIK pri ekzameno de la proponoj de la Dua Sesio de la Deka ChPPIK. Chiuj tiuj aferoj estos faritaj en la sekvantaj tagoj.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 


Specialaj temoj pri Chinio