Matene
de la 4-a de marto, la prepara kunveno de la Dua Sesio de
la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK) aprobis tagordon de
la dua sesio. Lau la tagordo la sesio
1. auskultos, diskutos kaj ekzamenos la raporton
pri la registara laboro faritan de Wen Jiabao, chefministro
de la Shtata Konsilantaro;
2. auskultos kaj diskutos la raporton de Ma Kai,
prezidanto de la Shtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado,
pri plenumo de la plano de nacia ekonomio kaj socia disvolvigho
en 2003 kaj pri la plano por 2004; ekzamenos kaj aprobos tiun
raporton.
3.
auskultos kaj diskutos la raporton de Jin Renqing, ministro
de financo, pri plenumo de la budgheto de la centra kaj lokaj
registaroj en 2003 kaj pri la budgheto por 2004, ekzamenos
kaj aprobos tiun raporton;
4. diskutos kaj ekzamenos la proponon de la Konstanta
Komitato de TPK pri revizio de la konstitucio de la China
Popola Respubliko;
5. auskultos kaj ekzamenos la raporton de Wu
Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, pri ghia
laboro;
6. auskultos, diskutos kaj ekzamenos la raporton
de Xiao Yang, prezidanto de la supera kortumo, pri ghia laboro;
7. auskultos, diskutos kaj ekzamenos la raporton
de Jia Chunwang, chefprokuroro de la supera prokurorejo, pri
ghia laboro;
8. kaj faros aliajn aferojn.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|