Matene
de la 4-a de marto la prezidantaro de la Dua Sesio de la Deka
Tutlanda Popola Kongreso (TPK), elektita de la prepara kunveno,
okazigis sian unuan kunvenon en la Popola Halo, Pekino. Wu
Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, prezidis
la kunvenon, kiu elektis konstantajn membrojn de la prezidantaro
de la dua sesio. La konstantaj membroj estos prezidanto kaj
vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de TPK alterne.
La
kunveno decidis tagordon de la dua sesio, kiu dauros 10 tagojn.
Lau regulo de la Konstanta Komitato de TPK la
kunveno elektis kelkajn membrojn plenumaj prezidantoj de la
plena sesio de la kongreso. Ghi balotis por plenuma prezidanto
de la plena sesio. Ghi decidis la metodojn por baloti pri
la rezolucioj de la sesio. Ghi decidis ankau, ke la 6-a horo
posttagmeze de la 10-a de marto estos templimo de prezentado
de proponoj al la kongreso.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|