Je
la 11-a horo matene de la 4-a de marto la Dua Sesio de la
Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK) okazigis gazetaran konferencon
en la Popola Halo en Pekino. Jiang Enzhu, proparolanto de
la dua sesio de la kongreso, konigis al la chinaj kaj alilandaj
raportistoj koncernajn aferojn de la nomita sesio kaj respondis
iliajn demandojn.
Rememorante la laboron de la konstanta komitato
de la kongreso en la pasinta jaro, li diris, ke 2003 estis
la unua jaro por la Deka TPK, en kiu la konstanta komitato
de TPK prenis la teorion de Deng Xiaoping kaj la gravan penson
de "Tri Reprezentoj" kiel sian gvidilon, serioze
plenumis siajn devojn, faris multon por regi la landon per
leghoj kaj akiris novajn progresojn en leghodonado, kontrolado,
memkonstruado kaj aliaj flankoj.
Koncerne
kontroladon fare de la popola kongreso, Jiang diris, ke lau
la konstitucio kaj aliaj leghoj, la registaro, kortumoj kaj
prokurorejoj devas respondeci por la popola kongreso kaj estas
kontrolataj de ghi. En la pasintaj jaroj la diversnivelaj
popolaj kongresoj de Chinio faris aktivan esploradon kaj praktikadon
en tiu flanko, akcelis lauleghan administradon kaj justan
plenumadon de la leghoj, kaj la tutlanda komitato de la popola
kongreso plene subtenis la lokajn popolajn kongresojn en esplorado
chi-flanka, resumis kaj asimilis ilian sperton.
Koncerne revizion de la konstitucio, Jiang diris,
ke la konstitucio difinis, ke la Komunista Partio de Chinio
estas gvida kerno de la socialismaj aferoj de Chinio, ghi
estas partio en potenco kaj revizio de la konstitucio estas
grava afero en la politika vivo de Chinio. Unu el la gravaj
devoj de la reganta partio estas fari proponon pri leghdonado
kaj pere de la legha procedo fari sian platformon shtata volo.
Tio estas grava esprimo de la Komunista Partio de Chinio regi
la landon lau leghoj.
Jiang diris ankau, ke la konstitucio havas artikolon
pri protekto de leghaj privataj richajhoj kaj en la chi-foja
revizio oni perfektigos ghin. Jiang diris, ke ekde praktikado
de reformado kaj pordmalfermo, dank' al ekonomia disvolvigho
kaj plibonigho de la popola vivo multighis la privataj richajhoj
de la chinaj civitanoj kaj multaj el ili havas privatajn produktajn
rimedojn kaj deziras lauleghe protekti siajn richajhojn, tial
la reviziota konstitucio devas pliklarigi kaj perfektigi la
difinon de la konstitucio pri protekto de la privataj richajhoj.
La dua sesio de la kongreso inaugurighos je la
9-a horo matene de la 5-a kaj fermighos posttagmeze de la
14-a de marto.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|