En
la pasintaj 20 jaroj dank' al reformado kaj pordmalfermo la
china ekonomio disvolvighis rapide. La rapida shanghigho de
la ekonomia strukturo vekis socian transformon kaj ankau malekvilibron
de la disvolvigho. En iuj lokoj kaj en iuj departementoj rapide
pliighis la enspezo de laboruloj, dum en aliaj lokoj la enspezo
kreskis malrapide, kio kauzis dupolusighon inter la chinaj
civitanoj. Tiu fenomeno pligrandighis en la lastaj jaroj.
Fine de la 80-aj jaroj kaj komence de la 90-aj jaroj 10% de
la loghantoj havis 40% de la deponitaj monsumoj, sed fine
de la 90-aj jaroj la richuloj, kiuj konsistigas nur malpli
ol 5% de la china loghantaro, havas duonon de la totalaj sumoj
deponitaj de la china popolo en la bankoj.
Tion kauzis multaj faktoroj: En la orienta parto
de Chinio la trafiko estas facila kaj en longaj jaroj la china
registaro praktikis politikojn favorajn al la ekonomia disvolvigho
en tiu parto, tial la enspezo de la tieaj homoj estas pli
alta ol tiu de la okcidentaj lokoj. Krom tio, la malekvilibro
ekzistas ankau en diversaj profesioj. La monopolaj entreprenoj
estas multe pli enspezigaj ol la nemonopolaj; la enspezo de
novteknologiaj entreprenoj estas pli alta ol tiu de la tradiciaj
kaj ankau la diferenco de vivnivelo inter la urboj kaj kamparo
estas granda. En 2002 la pokapa jara enspezo de la urbaj familioj
estis 7703 juanoj, dum tiu de la kamparaj familioj nur 2476
juanoj. Alivorte la pokapa jara enspezo de la urbanoj estis
3-obla kiom tiu de la kamparanoj.
"Chinio estas granda agrikultura lando, kaj
kamparanoj konsistigas pli ol 60% de la tuta loghantaro. Nur
richiginte ilin oni povas atingi la celon konstrui bonhavan
socion en chiuj flankoj. Ghuste surbaze de la komuna kono
la china registaro alprenis serion da rimedoj por reguligi
la agrikulturan politikon.
Reguligo de agrikultura politiko
La 1-an de marto la china registaro komencis praktiki
la nove reviziitan agrikulturan leghon, lau kiu oni devas
efektivigi agrikulturan industriigon, t.e. kun prilaborado
de agrikulturajhoj kiel la kerno, starigi la unuecan sistemon
pri prilaboro kaj vendo de agrikulturajhoj. Mi iam vizitis
Longda-kompanion (grupo) de Yantai, Shandong-provinco. Ghi
estas entrepreno de prilaboro de agrikulturajhoj. 90% de ghiaj
laboristoj estas kamparanoj kaj 50 mil kamparanaj familioj
kulturas legomojn por ghi, kun averagha jara enspezo de pli
ol 5 mil juanoj. Pli ol 3 mil kamparanaj familioj bonhavighis
de tio.
La nova agrikultura legho difinis, ke la centra
kaj lokaj registaroj (guberniaj kaj pli altaj) devas senchese
grandigi sian investon al agrikulturo, kaj tiu kresko devas
esti pli alta ol tiu de la financa enspezo de la loko. Samtempe
kun tio tra la tuta lando praktikighos reformado de imposto
kaj pagigoj kun la celo redukti la sharghon de la kamparanoj.
Bonhavigi la 900 milionojn da kamparanoj estas
malfacile, por kio oni devas redukti la sharghon de la kamparanoj,
kiuj daure laboras sur la kampoj, levi ilian produktivecon
kaj allogi la superfluajn laborfortojn el kamparo al urboj.
Kamparanoj en urboj
 Por
bonhavigi la kamparanojn, oni devas energie disvolvi la sekundaran
kaj terciaran industriojn. Kun profundigho de la reformado
pli kaj pli da kamparanoj forlasis sian hejmlokon kaj enfluis
en urbojn, char depende sole de kamparo ili povas nur solvi
la problemon pri manghajhoj kaj vestoj.
Hao estas Sichuan-ano. Shi havas du infanojn,
kiuj lernas en lernejo. Shia familio havas 0.2 hektaron da
kampo. De terkulturado chiujare shi kaj shia edzo enspezis
nur 2 mil juanojn, ke post chiutaga konsumado restis al ili
tre malmulte. En la pasinta jaro shi eklaboris kiel vartistino
en Pekino. Post 8 monatoj shi akumulis 4 mil juanojn. Shi
diris: "Chi tie la laboro estas multe malpli peza ol
terkulturado." Antaue shi sola laboris en Pekino, dum
la edzo terkulturis en la hejmloko. Antau nelonge shi konfidis
siajn infanojn al parenco kaj ankau la edzo venis en Pekinon.
Tiamaniere chiujare ili povas enspezi 13-14 mil juanojn. En
2002 en urboj laboris 94 milionoj da kamparanoj. Lau statistiko,
en la pasinta jaro 70% de la kamparana enspezo devenis de
neagrikultura laborado. Oni diris, ke laborado en urboj estas
vojo por rapide sin liberigi el malricheco.
Reformado de la sistemo pri logh-registrado
Nun oni donas grandan atenton al la kamparanoj,
kiuj laboras en urboj. Membro de ChPPIK Wen Dazhong diris:
"La kapablo de la kamparanoj por labori en urboj kaj
ilia vivnivelo estas multe malpli altaj ol tiuj de urbanoj."
Dum longa tempo la kamparanoj kaj urbanoj ne staris sur la
sama starpunkto koncerne la laborspecojn kaj salajron, kio
kauzighis chefe de la sistemo pri logh-registrado, kiu naskighis
en la 50-aj jaroj, kiam Chinio komencis la shtatan industriigon.
Lau tiu sistemo oni klare dividis la chinojn en du specojn,
t.e. agrikulturajn kaj neagrikulturajn. La urbanoj ghuas diversajn
bonstatigojn kaj shancojn labori en urboj, dum la kamparanoj
estas firme katenitaj sur la kampo.
En la lastaj jaroj oni trovis, ke tiu sistemo
ne konformas al la socia disvolvigho kaj multaj lokoj modifis
ghin. Shanhajo kaj Pekino faris provadon en tiu flanko. Shanhajo
difinis, ke chiuj infanoj naskighintaj en antauurbaj vilaghoj
post la 1-a de januaro, 2001, povas esti registritaj kiel
loghantoj de urbo, kaj post tio Pekino publikigis, ke chiuj
infanoj naskitaj de kamparaninoj post la 1-a de januaro, 2003,
povas esti registritaj kiel neagrikulturaj loghantoj. Kaj
krom tio chiuj, kiuj lernas en mezlernejo kaj teknika kolegio,
povas esti rigardataj kiel neagrikulturaj loghantoj. Tio signifas,
ke kamparanoj en la vera senco malaperos en tiuj du urboj.
La 17-an de jaunaro, 2003, la Shtata Konsilantaro
de Chinio publikigis "Decido pri administrado de kaj
servado al la kamparanoj laborantaj en urboj". Lau tiu
decido chiuj regionoj kaj departementoj devas nuligi la neracian
limigon al la kamparanoj en ilia laborado en urboj, nuligi
la administran sankcion por dungi kamparanojn en urbaj entreprenoj
koncerne la laborspecojn, kaj la entreprenoj rajtas memvole
dungi kamparanojn lau legho. Oni devas severe ekzameni kaj
bonordigi la neraciajn regulojn en tiuj flankoj. Lau la decido
oni devas same trakti la kamparanojn kaj urbanojn je postulo
de la teknikaj rangoj, sanstato kaj aliaj.
La decido postulas nuligi diskriminacion kontrau
la kamparanoj kaj praktiki la saman politikon pri laborigo
de kamparanoj kaj urbanoj. Tio estas vere bona informo por
la kamparanoj laborantaj en urboj.
Pri interesoj de la kamparanoj laborantaj en
urboj
En la sesioj de TPK kaj ChPPIK en la lastaj jaroj
oni ofte proponis ellabori regulojn por protekti interesojn
de la kamparanoj laborantaj en urboj. Jiang Deming, reprezentanto
de la popola kongreso informighis de gazeto, ke iuj kamparanoj
laborantaj en urboj ne povas akurate ricevi salajron kaj pro
manko de mono ne povas reveni hejmen en la Printempa Festo.
Li informighis ankau pri la metodoj alprenitaj de diversnivelaj
registaroj en tiu problemo. Por doni leghajn garantiojn al
la kamparanoj laborantaj en urboj li proponis ellabori leghon
por iliaj interesoj. Jam en la Kvina Sesio de la 9-a Tutlanda
Popola Kongreso, okazinta en la pasinta jaro, 36 reprezentantoj
faris tiun proponon. Pri tio la koncerna ministerio respondis,
ke oni kiel eble plej rapide ellaboros leghojn pri socia asekuro
kaj laborkontraktoj, fundamentajn regulojn pri asekuro de
vivtenado de maljunuloj, asekurajn regulojn pri laborakcidentoj
ktp. Tiuj leghoj kaj reguloj koncernas ankau la kamparanojn
laborantajn en urboj.
Ie en Chinio oni jam ellaboris koncernajn politikojn
por plibonigi la vivon de la kamparanoj. En 2001 Zhejiang-provinco
la unua en Chinio faris sistemon pri minimuma garantio de
la vivo de urbanoj kaj kamparanoj, kio koncernas 340 mil vilaghanojn.
Dank' al la sistemo la malrichaj kamparanoj povas ricevi la
minimuman monsumon por vivtenado. Oni iom post iom efektivigas
senpagan edukadon al iliaj gefiloj. L¨¹ Zushan, provincestro
de Zhejiang, diris: "Kompreneble la registaro devas asigni
multe por tiuj aferoj, tamen tio estas elspezinda. Ni preferas
konstrui malpli da entreprenoj ol efektivigi bonhavan socion
en chiuj flankoj por la kamparanoj."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|