La ghisdata statistiko montras, ke nun pli ol
400 el la 668 urboj de Chinio vivas depende de subtera akvo.
Tiuj 400 urboj plejparte trovighas en la norda parto de Chinio
kaj multaj el ili cherpas subteran akvon tro multe en la pasintaj
jaroj.
Pekino bezonas chiujare 4.1 miliardojn da kubmetroj
da akvo, sed el ili 2.7 miliardoj venas el sub la tero. Shandong-provinco
estas bazo de komerca greno kaj granda agrikultura provinco
en la norda parto de Chinio. Tie 95% de la akvo bezonata de
industrioj kaj urbaj loghantoj venas el sub la tero. Subtera
akvo jam farighis unika akvofonto por Huhhot, chefurbo de
Interna Mongolio.
Respondeculo de la Ministerio de Tero kaj Richfontoj
de Chinio diris, ke akvofonto kaj precipe la subtera akvo
jam farighis grava faktoro por ekonomia disvolvigho en grandaj
kaj mezgrandaj urboj de la norda parto de Chinio.
Akvomanko
malhelpas disvolvighon de malnovaj industriaj bazoj
Shenyang
de Liaoning-provinco estas grava industria bazo en la norda
parto de Chinio. Antaue oni nomis ghin cherivera urbo. Sed
en la lastaj 3 jaroj tie aprile ofte furiozis sablovento,
kaj la chefa kauzo estas manko de akvo.
Shenyang suferas de akvomanko kaj la industriaj
entreprenoj kaj chiutaga vivo de la loghantoj dependas chefe
de subtera akvo. El la 10 grandaj urboj de Chinio la pokapa
akvokvanto de Shenyang estas plej malalta.
Nordaj
urboj tro multe cherpas subteran akvon
La takso pri akvofontoj de la tuta lando montras,
ke la urboj de norda Chinio cherpas subteran akvon tro multe
kaj la situacio de norda Chinio estas plej serioza. Materialoj
de la Ministerio de Tero kaj Richfontoj de Chinio montras,
ke en Huhhot, Hebei-provinco kaj Pekino la cherpita akvo estas
pli multa ol la aldonita.
Jughate lau la tuta lando, 16% de ghia utiligata
akvo venas el sub la tero. Oni antauvidis, ke en la estonteco
multaj urboj en la norda parto de Chinio kaj iuj chemaraj
urboj suferos de akvomanko.
Troa
cherpado kauzas multe da problemoj
Subtera akvo estas grava natura richfonto kaj
ankau strategia ekonomia richfonto de chiuj landoj. Ghi estas
valora por la sekaj kaj duonsekaj regionoj de la norda parto
de Chinio, sed pro manko de scienca kaj racia ekspluato kaj
konservo de subtera akvo aperis multe da neignoreblaj problemoj.
Antau chio pro konstanta kaj ekscesa cherpado
la subtera akvofonto ne ricevis ghustatempan aldonon, kaj
kauzighis funelforma kavo chiam pli grandighanta, kio fine
kauzas tersurfacan sinkon.
Kun ekonomia disvolvigho de Chinio la malpura
akvo elvomita de fabrikado de insekticido kaj kemisterko kaj
chiutaga vivo pli kaj pli multighas kaj parto de ili, ne traktite,
rekte fluis subteren. Kaj plie, ekscesa cherpado mallevis
la nivelon de la subtera akvo, kio rapidigas enpenetrighon
de la eluzita kaj malpura akvo kaj fine poluas la subteran
akvon.
Lau nekompleta statistiko, nun 136 urboj kaj
regionoj suferas de poluado de la subtera akvo kaj ili plejparte
estas en la norda parto de Chinio.
Krom tio, la troa cherpado de subtera akvo kauzas
entrudighon de marakvo kaj damaghas la grundon kaj degenerigas
la flauron kaj malutilas al la ekologia medio.
Kontraurimedoj
Komence
de 2003 la Ministerio de Akvaj Richfontoj de Chinio publikigis
"Opiniojn pri bremso de troa cherpado de subtera akvo"
por intensigi la unuecan administradon pri cherpado de subtera
akvo kaj bonordigon de la ekologia medio en la lokoj, kie
oni tro multe cherpas la subteran akvon.
Lau la unueca arangho de la Ministerio de Akvaj
Richfontoj, pere de la protektado de la subtera akvo, oni
donas grandan atenton por realigi en la venontaj 20 jaroj
ekvilibron inter la akvocherpado kaj akvoaldonado, nuligi
troan cherpadon kaj preni aliajn rimedojn por intensigi administradon
por reguligi la akvajn richfontojn kun la celo levi la nivelon
de la subtera akvo kaj plibonigi la ekologian medion. La chefaj
taskoj estas: Antau la jarfino de 2003 la provincaj departementoj
pri akvaj richfontoj difinu la lokojn de supercherpado de
subtera akvo, antau la jarfino de 2004 ellaboru regulojn kontrau
troa cherpado de subtera akvo lau la ghenerala postulo de
la departementoj pri akvaj richfontoj, en 2005 la lokaj registaroj
ekpraktiku la planon pri protekto de la subtera akvo, faru
specialan bonordigon pri cherpado de subtera akvo, por ke
la ekologia medio de la lokoj, kie oni tro multe cherpas subteran
akvon, rimarkinde plibonighu kaj rigore limigu la cherpadon
de subtera akvo, efektivigu projekton pri aldono de subtera
akvo kaj perfektigu la kontrolan reton pri cherpado de subtera
akvo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|