Chinio
havas 55 nacimalplimultojn, kies totala nombro superas 106
milionojn. Li Dezhu, prezidanto de la Shtata Komisiono por
Etnaj Aferoj, diris, ke li neniam forgesis bonhavigi tiujn
pli ol cent milionojn da nacimalplimultaj gefratoj.
Li ofte diris: "Ni devas ami la nacimalplimultajn
lokojn kaj sincere labori por ili."
Li estas koreo. Li havas profundan amon al la
nacimalplimulta laboro kaj gefratoj de tiuj etnoj. En 1943
li naskighis en kamparana familio de la Yanbian-a Kore-nacia
Subprovinco, nordorienta Chinio. En la infaneco li vivis tre
malrichan vivon. Fine de la 40-aj jaroj lia naskighloko liberighis
kaj li ekhavis eblecon viziti lernejon kaj fine lernis en
la Yanbian-a Universitato.
Li iam sin okupis pri terkulturado en farmejo
kaj longtempe laboris en nacimalplimultaj lokoj. Li estas
klara, kiom malfacile konstrui la bonhavan socion en chiuj
flankoj en la lokoj, kie nacimalplimultoj konsistigas grandan
parton de la loghantoj, char tie vivas granda nombro da malrichaj
loghantoj, la ekonomia nivelo estas malalta kaj edukado, sciencoj
kaj tekniko, kulturaj kaj higienaj aferoj disvolvighis malrapide.
En 2000 la pokapa enlanda produktovaloro de la nacimalplimultaj
lokoj estis nur 557 usonaj dolaroj, kiom tiu de la tuta lando
en 1995, tial la nacimalplimultaj lokoj havas duoblan taskon,
t.e. solvi la problemon pri vestoj kaj manghajhoj kaj realigi
bonhavighon en chiuj flankoj.
Li estas klara ankau pri la fortaj flankoj de
la nacimalplimulaj lokoj en konstruado de bonhava socio en
chiuj flankoj. Li opinias, ke la autonoma politiko donas fidindan
garantion por efektivigi la celon. La china registaro ellaboris
serion da autonomaj reguloj privilegiaj por la nacimalplimultoj,
kiuj metis solidan bazon por rapida ekonomia disvolvigho de
tiuj lokoj.
Li opinias ankau, ke la abundaj naturaj kaj homaj
richfontoj garantias dauran disvolvighon de la nacimalplimultaj
regionoj.
Lau la strategia celo plenumi la socialisman modernigon
de Chinio en tri etapoj, en la nuna jarcento la gravito de
la ekonomia disvolvigho de Chinio estos en la okcidenta parto
de Chinio, kiu ampleksas 5 nacimalplimultajn autonomajn regionojn
kaj 30 nacimalplimultajn autonomajn subprovincojn, kaj la
Shtata Komisiono por Etnaj Aferoj proponas bonhavigan movadon
en tiuj regionoj.
La nomita movado prenas solvi la problemon pri
vestoj kaj manghajhoj de la loghantoj kiel sian kernan taskon
kaj donas grandan atenton al solvo de la akva, elektra, trafika
kaj telekomunika problemoj. Lau la projekto de la movado oni
devas energie popularigi la 9-jaran devigan edukadon, firmigi
la fundamentan kaj profesian edukadon utilajn al ekonomia
disvolvigho de la nacimalplimultaj lokoj, prosperigi la nacimalplimultan
kulturan konstruadon, realigi industrian reordigon, raciigi
la strukturon de la richfontoj kaj disvolvi la landliman komercon
kaj ekologian konstruadon kun la tasko cedi kulturitajn kampojn
al arbaro kaj herboj.
En nordorienta Chinio estas cervodresa tribo
de evenkoj kun longa historio. Ghi vivas nomadisman vivon.
Evenkoj estas etnanoj, sole al kiuj la shtato
permesas chasadon, tamen pro rapida malpliigho de la sovaghaj
animaloj ili ne plu chasas, sed vivtenas sin per bredado de
boacoj.
En la lastaj jaroj helpate de la registaro kaj
Shtata Komisiono por Etnaj Aferoj oni aplikis la laukontraktan
respondecan sistemon anaku en bredado de boacoj kaj vendis
siajn varojn en la merkato. Nun la nombro de la boacoj bredataj
de chiu familio kreskis de 100 al 800 kaj sekve de tio la
bredado farighis chefa okupo de la evenkoj.
Iliaj loghdomoj estis konstruitaj investe de
la shtato kaj la distrikta registaro instalis telefonan lineon
kaj televizion de fermita cirkvito. Nun por loghado, kuracado
kaj edukado la evenkoj ne pagas kaj krome chiu ricevas 40
juanojn chiumonate por flego de la arbaro. En la loghloko
estas por lernejo, hospitalo, vendejo, restoracio kaj kultura
stacio.
La Gaqing-a huj-nacia vilagho de Qinghai situas
sur altebenajho, regata de malbona klimato. La loko estas
ofte atakata de neghaj katastrofoj. Tie estas 20 familioj,
kiuj ne havas au havas nur malmulte da bredataj bestoj. Dum
longa tempo ili vivtenis sin per registara subvencio. En 1998
dank' al helpo de la registaro la malrichaj evenkoj, kiuj
penadis 4 jarojn, fundamente solvis la problemon pri vestoj
kaj manghajhoj. Tiam la nombro de la brutoj bredataj de la
vilaghanoj estis 582, sed nur 52 en 1994, kaj surbaze de brutobredado
ili disvolvis ankau flankokupojn: kolekti drogojn, tani felojn
kaj shpini lan-fadenojn.
Pro bona praktikado de la politiko favora al
la nacimalplimultoj, la loko multe profitis de komercado.
Rapide disvolvighis ghia nacimalplimulta komercado kaj produktado
de objektoj, bezonataj speciale de nacimalplimultoj, kio multe
kontribuis al ghia ekonomia disvolvigho.
La nacimalplimulta kulturo estas valora richajho
de Chinio. Kvankam la ekonomia kaj socia disvolvigho en la
nacimalplimultaj regionoj estis kompare malrapida, tamen la
kulturaj richfontoj abundaj. Li Dezhu diris: "Konstrui
la bonhavan socion en chiuj flankoj bezonas reciprokan akcelon
de la ekonomio kaj kulturo, pro tio ni praktikas specialajn
politikon kaj rimedojn por akceli la kulturan konstruadon
en la nacimalplimultaj regionoj cele protekti kaj heredi la
tradician kulturon de la nacimalplimultoj."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|