Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Heilongjiang-provinco -- verda grenejo
de Chinio
Fokusaj temoj

de YI REN

Heilongjiang-provinco situas en la nordorienta parto de Chinio. Pro sia vasta fekunda tero ghi estas unu el la gravaj bazoj de komerca greno.

Antau nelonge Chinio alighis al la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj en tia situacio Heilongjiang-provinco kiel granda agrikultura provinco kaj grava grena produktejo renkontis ne nur grandan defion, sed ankau bonan shancon. La provinco jam ellaboris konkretajn rimedojn pri agrikultura disvolvigho, post kiam Chinio alighis al MKO.

Unue, plene utiligi siajn naturdotitajn avantaghojn kaj grandan latentan forton en disvolvo de grenaj manghajhoj kaj plirapidigi siajn pashojn disvolvi produktadon de grenaj manghajhoj, ilin prilabori kaj vendi kaj servi sur tiu kampo.

Due, reordigi la kultivan strukturon, levi la produktokvanton kaj kvaliton kaj disvolvi produktadon de ekonomiaj plantoj kaj furagho.

Trie, plene utiligi siajn naturajn richfontojn kaj surbaze de sciencaj sukcesoj akceli disvolvighon de pashtado kaj brutobredado, por ke ili ludu pli gravan rolon en la agrikultura produktado.

Kvare, akceli la agrikulturan industriigon, doni pli da atento al kulturo de grandaj entreprenoj, por ke la bonkvalitaj kaj specialaj agrikulturaj specoj atingu pli grandan skalon kaj pli altan nivelon.

Kvine, profundigi reformadon de proprieta sistemo, pliraciigi la aranghon de la agrikulturaj entreprenoj kaj ilin disvolvi kun atento chefe al prilaboro kaj transporto de agrikulturaj produktajhoj kaj disvolvo de turismaj varoj.

Nun la provinco estas en transformado de la tradicia agrikultura produktado al la agrikulturo, kiu alte taksas profiton kun speciala ekonomio kiel la kerno. Antaue en la provinco oni kulturis chefe ordinarajn specojn de greno kaj en la estonteco oni produktos chefe bonajn kaj specialajn specojn de greno. La provinco ne plu sin limigos je unu speco de greno, sed disvolvos plurspecajn. Ghi ne plu donos atenton chefe al produktokvanto, sed al profito. Ghi ellaboris planon por disvolvi bonkvalitajn agrikulturajn produktajhojn kaj aktive labori por konstrui kaj perfektigi la scienc-esploran, disvolvan kaj komercan sistemon de la bonkvalitaj agrikulturaj produktajhoj, tiel ke ghi levis sian konkurencan povon en la merkato. Nun tie formighis produkta bazo de bonkvalita rizo en la baseno de Songhua-rivero kaj ebenajho inter la riveroj Heilong, Songhua kaj Wusuli. Tie jam aperis produktaj bazoj de grasorichaj faboj, proteinorichaj faboj kaj ameloricha maizo kaj bazoj de bonkvalitaj akcesoraj grenoj kaj faboj kaj en antauurboj aperis bazo de verdaj legomoj, bonkvalitaj kaj famaj agrikulturaj produktajhoj.

Krome, la kulturataj specialaj lokaj produktajhoj kaj fruktoj en montregionoj, la disvolvata turisma kultivejo en antauurboj kaj la por-eksporta agrikulturo en landlimaj regionoj chiuj karakterizighas per siaj propraj trajtoj.

Heilongjiang-provinco donis grandan atenton al disvolvo de nepoluitaj manghajhoj. La 6 ambiciaj projektoj, t.e. tiuj pri disovlvo de nepoluitaj manghajhoj, prosperigo de sojfaboj, bonkvalitigo de greno, bredado, impetigo de kamparaj entreprenoj kaj ekologia agrikulturo, pushos la provincon sur la vojon de rapida disvolvigho de agrikulturo kaj faros ghin verda grenejo. Statistiko montras, ke en 2001 la enspezo de nepoluitaj manghajhoj de la tieaj kamparanoj konsistigis 39.3% de ilia totala enspezo.

La rapida disvolvigho de la nepoluitaj manghajhoj utilas ne nur al la kamparanoj, sed ankau al la konsumantoj. En superbazaroj de Harbin, chefurbo de la provinco, nun facile acheteblas naturaj, nepoluitaj manghajhoj. La nepoluitaj manghajhoj de tiu provinco estas shatataj ne nur de la konsumantoj de la provinco mem, sed ankau de tiuj de aliaj provincoj kaj aliaj landoj. Statistiko montras, ke en 2002 pli ol 80% de la nepoluitaj manghajhoj produktitaj de Heilongjiang eksportighis al aliaj provincoj kaj landoj, dum nigraj orelfungoj, mielo, rapide frostigitaj ghjauzi -oj el sovaghaj legomoj jam vendighas en Usono, Francio, Japanio kaj aliaj evoluintaj landoj kaj regionoj. Dank' al penado en pluraj jaroj la nepoluitaj manghajhoj tie produktitaj jam famighis tra la tuta lando.

La nepoluitaj manghajhoj de Heilongjiang ludas gravan rolon en bonhavigho de la kamparanoj.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 

Specialaj temoj pri Chinio