Iu juna knabino kreskis en malproksima montvilagho.
Shi estis edukita per konservativa koncepto kaj rigardis la
virgecon pli grava ol la vivo. Antau kelke da jaroj shi venis
en grandan urbon kaj kun miro rimarkis la frivolan sintenon
de samaghuloj pri la seksa afero, kio forte ekscitis shin.
Post kiam shi mem provis tion, shia animstato dissplitighis
kaj en tio shi multe suferis.
Alia virino edzinighis antau pluraj jaroj, sed
nun shi trovis, ke la edzo ne plu interesighas pri shi, shi
do shanghis la fasonon kaj kolorojn de sia noktochemizo, sed
bedaurinde, la edzo tute ne rimarkis la shanghighon de shia
kaprompa penado.
Patrino, kiu tre dorlotis sian filon, dedichis
grandan energion kaj elspezis grandan monsumon por kulturi
lin, tamen shi kun bedauro trovis, ke li, tute plenkreskinta,
restas malkuragha, sendistingigha, nedecidema, pli kaj pli
izolighas kaj ofte koleras hejme senkauze.
Antaue la similan suferon oni kashe diris nur
al siaj familianoj kaj intimaj amikoj au mem eltenis, sed
nun oni povas vershi sian koron al psikologia kuracisto.
En Chinio chiuj superaj hospitaloj havas psikologian
klinikon, la similaj establoj trovighas ankau en chiuj superaj
lernejoj kaj akademiaj institutoj, pli kaj pli multighas ankau
la privataj psikologiaj klinikoj kaj funkcias ankau senpagaj
prikologiaj establoj kaj servas varma telefona linio kaj surreta
psikologia kuracisto.
Jam fine de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento
en Chinio aperis psikolgia konsultigho, en la mezo de la 80-aj
jaroj en iuj hospitaloj oni ekfunkciigis psikologian kuracadon,
en la 90-aj jaroj ghi rapide disvolvighis kaj en la lastaj
jaroj ghi disvolvighis pli rapide.
Rapida
kresko
En
2001 Liu Ming fondis centron de psikologia konsultigho. Li
diris, ke komence tre malmultaj pacientoj vizitis la centron,
sed nun chiutage oni akceptas plurajn pacientojn.
La bezono pri psikologia konsultigho farighis
evidente granda en printempo de 2003, kiam Pekino suferis
de SARS. La Psikologia Instituto sub la China Akademio de
Sciencoj 800-foje faris psikologian konsultighon sole en aprilo
kaj majo. Ghi donis psikologian konsultighon ankau al kuracistoj,
flegistinoj kaj malsanuloj en kelkaj hospitaloj, kiuj kuracis
SARS-malsanulojn.
Lau statistiko de la Ministerio de Sano, en Chinio
estas 16 milionoj da malsanuloj, kiuj suferas de psikologia
kaj psikoza malsanoj, konsistigante 1.23% de la tuta loghantaro,
kaj inter la 340 milionoj da gejunuloj 30 milionoj havas perturbighon
en lernado, animstato kaj aliaj psikologiaj aferoj. Krom la
psikologie malsanaj homoj ankau ordinaraj homoj bezonas helpon
de psikologiaj kuracistoj che la malfaciloj kaj aliaj aferoj.
"La rapida disvolvigho de psikologia konsultigho
estas nepra fenomeno de la china socio en certa periodo de
la disvolvigho," diris Bi Shumin, fama verkistino de
Chinio. Shi farighis kuracistino nur antau kelkaj jaroj, sed
poste shi eklernis en la psikologia fako de la Pekina Normala
Universitato por magistrigho kaj doktorigho. Diplomighinte
el la universitato, shi kaj shiaj kolegoj fondis centron de
psikologia konsultigho kaj shi eklaboris kiel profesia konsultigha
kuracistino. Shi diris, ke por la homa vivo oni havas malsamajn
bezonojn. Kun ekonomia kresko kaj senchesa levigho de la nivelo
de la popola vivo oni ekhavis pli altan bezonon pri la spirita
vivo kaj la china popolo neniam kiel nun multe zorgas pri
sia animstato.
"La chinoj nun estas peze premataj psikologie,"
shi diris. Chinio estas lando kun 5-mil-jara historio kaj
en la 20 jaroj de reformado kaj pordmalfermo la malnovaj tradicioj
estis forte atakataj de la okcidentaj pensoj kaj la homa koncepto
pri valoro estis komplikita. La novaj aferoj kapturnis la
homojn, la plirapidigho de la viv-ritmo kaj abrupta dilatigho
de la konkurado metis preskau chiujn homojn en animan premitecon.
"Nuntempe la psikologia konsultigho en Chinio
estas pli grava ol en aliaj landoj," diris Bi Shumin.
Kreskas
la profesiaj konsultighaj kuracistoj
Su
Xiaobo estas profesia konsultigha kuracisto, kiu tre frue
funkciigis privatan konsultighan establon en Chinio. Ghis
augusto de 2003 lia psikologia kliniko funkciis jam 10 jarojn
en Harbin.
Por viziti la klinikon de Su oni devas pagi 100
juanojn por chiu horo. Lia kliniko nun havas malgrandan profiton.
"Nun la chinoj enspezas malmulte, kaj la psikologia kuracisto
mem devas elspezi multe pro trejnigho, tial la normala privata
psikologia kuracisto ne povas enspezi multe."
Su diris, ke en la pasintaj jaroj lia plej granda
rikolto ne estis en financo, sed en levigho de lia digno.
Li trovis, ke la radikala movforto de lia laboro estas penado
por koni kaj savi sin mem, kaj la psikologia kliniko funkciis
kiel loko por fari tion. "Dank' al longatempa praktikado
kaj trejnado de psikologia analizo mi iom post iom konsciis,
ke tio, kio decidas la procezon de la psikologia kuracado
ne estas teorio, nek tekniko kaj rimedo, sed la digno de la
psikologoj mem. Kaj tiusence oni povas diri, ke la saneco
kaj kompleteco de la homa digno de la psikologia kuracisto
decidas la efikon de la kuracado." Li diris ankau, ke
samkiel la lernado senfina, ankau la memkonado kaj progreso
de la psikologia kuracisto estas senfina.
Por
normigo
Char
la psikologia konsultigho komencighis antau nelonge, ghi disvolvighis
rapide, tial nun la profesiaj laborantoj estas malsamnivelaj
kaj la administrado ne norma.
Teni chion de la konsultantoj en sekreto estas
unu el la profesiaj virtoj de la psikologiaj kuracistoj. Guo
Nianfeng, vicprezidanto de la China Psikologia Asocio, diris:
"La profesia virto estas plej grava por la psikologiaj
kuracistoj kaj ankau nepra kondicho por fari la kuracadon
kaj chiuj aliaj estas malpli gravaj ol la profesia virto."
Li diris, ke la psikologiaj kuracistoj plejparte estas virtaj,
tamen ne chiuj estas tiaj.
Antau nelonge finighis la unuafoja ekzameno de
la psikologiaj kuracistoj, kaj kvankam ankorau ne publikighis
la rezulto, tamen oni supozis, ke dekoj da ekzamenatoj estos
okupataj pri tiu profesio.
Kompare kun alilandaj psikologiaj normoj, la
chinaj estas malaltaj. Trejnate en Germanio, Su informighis
de sia germana instruisto, ke la unuageneraciaj psikologiaj
kuracistoj certe ne estas perfektaj, kio statas ankau en Germanio,
sed estas grave, se la afero estas komencita, ghi certe farighos
pli kaj pli bona.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|