Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Por grena produktado kaj enspezo de la kamparanoj
Fokusaj temoj

Por ke la chinaj kamparanoj bone konu la intencon de la shtato disvolvi grenan produktadon en 2004 kaj levu sian aktivecon en grena produktado, la China Ministerio de Agrikulturo kompilis broshuron "Politiko kaj rimedoj de la shtato kuraghigi la kamparanojn en ilia grena produktado en 2004".

En la broshuro legighas chiuj rimedoj ellaboritaj de la centra registaro en 2004 por akceli grenan produktadon en la chefaj grenaj bazoj, inkl. de la rekta subvencio al la gren-kulturistoj, mallevo de la agrikultura imposto, nuligo de la imposto super specialaj produktajhoj kaj aliaj 7 rimedoj.

La ministerio postulas, ke la agrikulturaj departementoj kaj precipe tiuj en la chefaj grenaj bazoj dedichu grandan atenton al propagando de la nova politiko de la centra registaro pri grena produktado, harmonie kombinu tion kun teknikaj disvastigo kaj trejnado de kamparanoj, helpo al ili per medicino, kulturo, sciencoj kaj tekniko, kaj politika kaj teknika konsultigho, por ke la kamparanoj bone sciu la utilon de grena produktado, posedu la pliproduktan teknikon kaj energie disvolvu grenan produktadon.

Kiujn rimedojn la shtato alprenos por grena produktado en 2004

Por stabiligi la areon de grena produktado, restauri kaj levi la grenan produktokvanton, garantii la grenan sekurecon, la shtato alprenos novajn rimedojn por helpi la chefajn grenajn bazojn kaj gren-kulturistojn kaj pliigi ilian enspezon.

Fondi sistemon pri rekta subvencio al la gren-kulturistoj. La shtato asignos certan sumon da mono el la gren-riska fonduso por subvencii la chefajn grenajn bazojn kaj gren-kulturistojn. Ankau la provincaj kaj urbaj registaroj devas subvencii la chefajn gren-produktajn guberniojn kaj gren-kulturistojn.

Mallevi agrikulturan imposton kaj nuligi imposton super specialaj agrikulturaj produktajhoj. La shtato mallevos la agrikulturan imposton je 1%, nuligos imposton super chiuj specialaj agrikulturaj produktajhoj escepte de tabako. En la evoluintaj lokoj oni povas plue mallevi au nuligi la agrikulturan imposton kaj la tieaj registaroj devas forstreki la rekviziciitajn terpecojn el la tabelo de impostendaj areoj.

Subvencii acheton de bonrasaj semoj kaj agrikulturaj mashinoj. La shtato asignos pli da mono, larghigos la sferon de subvencio en la tritika kaj sojfaba bazoj kaj subvencios ankau la kamparanojn, farmejajn laborantojn kaj fakajn laborantojn de agrikulturaj mashinoj en ilia acheto de agrikulturaj mashinoj.

Por produkti bonkvalitajn grenojn la shtato konstruos plurajn bazojn de bonkvalitaj grenoj en iuj gravaj grenaj gubernioj kaj shtataj farmejoj, helpos ilin kaj precipe tiujn de meza Chinio en konstruado de fundamentaj kampoj fidindaj je richa rikolto ne nur en favoraj jaroj, sed ankau en sekegaj kaj inundaj jaroj, kaj asignos monon por ekspluati kampojn, konstrui altnormajn kampojn kaj levi la grenan produktadon.

La shtato asignos pli da mono por rekvizicii kampojn, perfektigos la procezon de kampo-rekviziciado, plibonigi metodojn de subvencio, enoficigos tiujn kamparanojn, kiuj ne plu havos kampon, kaj donos al ili socian garantion.

Praktiki severan sistemon por agroprotektado. Estas malpermesite fosi fishcisternon, transplanti fruktoarbojn sur la agroj kaj lauvole starigi disvolvajn distriktojn kaj blinde ekspansiigi ilin. La registaro devigos reagrigi la parcelojn, okupitajn por disvolva distrikto, kaj ne toleros lauvole doni permeson okupi agrojn.

Por plivalorigi la grenojn la shtato kuraghigos brutobredadon en grenaj produktejoj kaj per kredito de malgrandaj monsumoj, asekurigo kaj aliaj rimedoj helpos la kamparanojn kaj kamparajn entreprenojn en ilia acheto de bonrasaj brutoj, kultivado de bonrasaj semoj, brutobredado k.a. kun la celo akceli la grenan plivalorighon.

Konstrui fundamentajn instalajhojn por grena produktado kaj vendado. Gravaj grenaj entreprenoj devas fondi produktajn bazojn, staplejojn kaj prilaborejojn en la grenaj produktejoj, kiuj estos favorataj de la shtato, kaj se la grenaj entreprenoj establos grenajn staplejojn kaj prilaborejojn, disvolos grenan merkaton, la lokaj registaroj devas helpi ilin.

Por grena prilaborado kaj vendado la shtato helpos grenajn bazojn en ilia konstruado kaj reformado de gren-prilaboraj, sem-vendaj kaj scienc-teknikaj entreprenoj pere de teknika reformado, investado kaj favorigo de impostado.

Por komplete malfermi grenan merkaton la shtato efektivigos plurkanalan entreprenadon de greno, kategorie malpermesos regionan blokadon kaj defendos la ordon de grena cirkulado.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 

Specialaj temoj pri Chinio