 La
reformado kaj pordmalfermo de Chinio, ekpraktikita komence
de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, donis shancon de
ekonomia impeto al la chemaraj regionoj de Chinio, dum la
provincoj malproksimaj al la maroj disvolvighis kompare malrapide,
char en la orienta parto de Chinio la trafiko estas facila
kaj la shtato praktikis politikojn privilegiajn al tiuj lokoj,
kiaj politikoj en imposto, enkonduko de alilanda kapitalo.
Por realigi la kunan bonhavighon, septembre de
1995 la china registaro ellaboris la principojn "Daurigi
akordan disvolvighon de chiuj regionoj por redukti la distancon
inter ili". De tiam la registaro komencis kolekti monon
por asigni ghin al la provincoj malproksimaj al la maroj,
investi novajn ekipajhojn kaj ekpraktikis novan politikon
por grandskale disvolvi la ekonomion en 12 provincoj en la
okcidenta parto de Chinio.
Okcidenta Chinio
La grandskala ekonomia disvolvigho en okcidenta
Chinio koncernas 12 provincojn kaj municipojn, kiuj ampleksas
6.85 milionojn da kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas 72%
de la china teritorio kaj kie loghas 367 milionoj da homoj,
28.8% de la china loghantaro. Tie la loghantoj estas malmultaj
sed naturaj richfontoj abundaj. Tie la rezervita akvofonto
konsistigas 82.5% de tiu de la tuta lando, tamen nur malpli
ol 1% estas utiligata. Tie estas abundaj ankau la rezervitaj
kvantoj de karbo, oleo, natura gaso kaj raraj metaloj, kiuj
donis utilajn kondichojn por la tiea ekonomia disvolvigho.
Kio do katenis la disvolvighon de okcidenta Chinio
en la longa tempo? Kvankam tie estas granda kvanto da akvo,
tamen tie la fundamentaj instalajhoj estas malbonaj kaj oni
ne bone konis ghiajn utiligon kaj administradon, pro tio multe
da akvo malshparighis, rezulte de tio mankas al multaj lokoj
akvo. Krom tio, tie la grunda erozio kaj dezertigho estas
seriozaj. La nordokcidenta parto de Chinio estas malproksima
al la maroj kaj la geografia situo estas alta, pluvo -- malabunda.
Pro tio la klimato estas sekega. La neracia utiligo de stepoj,
arbaro kaj aliaj richfontoj damaghis la median ekologion,
malgrandigis areon de arbaro kaj stepoj kaj malpliigis la
specojn kaj kvantojn de vegetaloj. Rezulte de tio la ekologia
sistemo farighis malforta. Por shanghi tiun situacion la china
registaro turnis grandan atenton al konstruo de fundamentaj
instalajhoj kun la celo meti firman bazon por disvolvigho
de la loka ekonomio kaj aliflanke faras ekologian konstruadon
por la media protektado. Chinio nun plenumas la projektojn
"konduki naturan gason kaj elektron de la okcidento al
la oriento" por plene utiligi la richfontojn de la okcidento
kaj moderigi mankon de energioj de orienta parto de Chinio.
Nun tiuj grandaj projektoj estas en strecha konstruado.
Ekologio kaj kamparanoj
 Bone
koninte la gravecon de la mediprotektado, la china registaro
prenis ekologian konstruadon kiel la plej gravan taskon en
la ekonomia disvolvigho de la okcidenta parto de Chinio. Kiamaniere
bonhavigi la tieajn loghantojn dum la ekologia konstruado?
S-ro Wang Zhibao, estro de la Gvida Grupo de Ekonomia Disvolvo
de la Okcidento sub la China Konsilantaro, diris: "Por
la ekologi-media konstruado en okcidenta Chinio ni planas
4 grandajn projektojn, t.e. protekto de la naturaj arbaroj,
cedo de kampoj al arbaro, batalo kontrau sablo kaj fermo de
stepoj por ilia kreskado. Por la ekologi-media protektado
la shtato asignos entute pli ol 500 miliardojn da juanoj,
per kiuj la shtato achetas grenon kaj arbidojn kaj rekte distribuas
al la kamparanoj. Oni povas diri, ke la kamparanoj rekte ricevas
tiun grandan monsumon. En la ekologi-media konstruado oni
energie proponas la sciencan modelon kulturi arbojn, herbojn,
drogojn kaj fruktojn kune por levi la enspezon de la kamparanoj,
dank' al tio la kamparanoj enspezos multe pli ol sole per
grenokulturado. En la ekologi-media konstruado oni ankau devas
protekti agrojn por levi la grenan produktokvanton. Krome,
oni devas fondi arbobazon kaj fabrikojn, t.e. kiam la arbidoj
plenkreskos kaj la fruktoj maturighos, estos stabila vojo
por la kamparanoj vendi la lignojn kaj fruktojn, tio certe
vigligos la kamparan ekonomion.
"Prenu Sichuan-provincon kiel ekzemplon.
Se oni cedas unu hektaron da kampo al arboj, ili ricevas 1.5
tunojn da greno senpage. Lau la nova statistiko de la Shtata
Forstuma Buroo nun en la tuta lando la kampoj ceditaj al arboj
superis 4 milionojn da hektaroj kaj multe da kamparanoj de
la okcidenta parto jam ekghuis la fruktojn de la ekologi-media
konstruado."
Ekonomia disvolvigho en okcidenta Chinio
En la pasintaj 3 jaroj, kiam la china registaro
komencis ekonomian disvolvon en sia okcidento, la shtato investis
entute 260 miliardojn da juanoj por la shosea, fervoja, akvomastruma
kaj urba konstruadoj cele plibonigi la tiean investan medion
kaj allogi eksterlandan kapitalon. La provincestro de Sichuan
Zhang Zhongwei diris: "En la pasintaj 3 jaroj post komenco
de la ekonomia disvolvo en china okcidento nemalgranda shanghigho
okazis en Sichuan kaj ghia totala ekonomia kvanto suriris
novan shtupon. Kaj la totala jara enlanda produktovaloro levighis
de 371 miliardoj da juanoj en 1999 al 487.5 miliardoj en 2002,
dank' al tio oni evidente pliigis la fundamentajn instalajhojn.
Nun en Sichuan-provinco la ekspresa vojo longas 1500 km. kaj
1083 km el ili estis konstruitaj en la lastaj 3 jaroj. Nun
la totala generatora kapacito atingis 18.1 milionojn da kW
kaj la fervojoj atingis 2800 km kaj fine de la pasinta jaro
1948 km da fervojoj estis elektrizitaj. Krom tio oni rekonstruis
5 aerodromojn."
Por altiri fremdan kapitalon cele akceli ekonomian
disvolvighon en la okcidenta parto de Chinio la china registaro
ellaboris serion da politikoj, inkl. privilegian impostadon.
La shtato malpliigos la imposton je 15% al la tieaj chinaj
kaj alilandaj entreprenoj en 2001-2010. La nove starigitaj
trafikaj, elektraj, akvomastrumaj, poshtaj, radi- kaj televiziaj
entreprenoj ghuos la saman politikon. La energia konstruado
de fundamentaj investajhoj kaj privilegia politiko multe plibonigis
la investan medion de la okcidento. Multe da alilandaj entreprenoj
komencis investi al okcidenta Chinio. Nun la municipo Chongqing
jam altiris 23 el la 500 mondfamaj entreprenoj. Tie nun funkcias
3 mil entreprenoj de alilanda kapitalo. Krom tio oni investas
ankau aliajn okcidentajn provincojn. La usona Hewlett-Packard
Korporacio investis 68 milionojn da juanoj al konstruo de
elektron-komerca teknologia disvolva centro, la plej granda
en okcidenta Chinio, Motorola investis 10 milionojn da usonaj
dolaroj por centro de interreta sistemo en Chengdu. Ankau
Siemens de Germanio starigis sian agentejon en Chengdu, la
unuan agentejon en okcidenta Chinio. Nun Siemens havas 7 oficejojn
en okcidenta Chinio kaj en Xi'an entreprenon investitan kune
de Chinio kaj Siemens. Respondeculo de ghiaj entreprenoj en
sudokcidenta Chinio diris: "La medio estas utila al disvolvigho
de Siemens." Li diris ankau: "Ni daurigos transdonon
de la teknologioj en okcidenta Chinio kaj donos pli grandan
atenton al teknika esplorado kaj trejnado de la oficistoj
en okcidenta Chinio."
Krom tio la china registaro iniciatas ankau, ke
entreprenoj en orienta parto de Chinio investu fabrikojn en
la okcidento. Zheng Yaowen, vicprezidanto de la Tutlanda Industria-Komerca
Federacio kaj privata entreprenisto, diris: "En nia lando
la chefa tasko por helpi malrichulojn estas plenumata de la
registaro. Nia federacio aktive subtenas la registaron kaj
iniciatas filantropian aktivadon, kuraghigas entreprenistojn
en tiu afero. En la pasintaj 9 jaroj 11 mil entreprenistoj
investis 7377 projektojn, kiuj laborigas 1.3 milionojn da
senlaboruloj kaj trejnas 1.5 milionojn da homoj. Per tio ni
liberigis 3.5 milionojn da homoj el malricheco."
Ghuste kiel Zheng diris, kun profundigho de la
disvolvo de la okcidento, la politikoj de la registaro certe
farighos pli kaj pli favoraj, kaj pli kaj pli multighos entreprenistoj
investantaj tie."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|