Lastatempe
Zhao Tiechui, vicdirektoro de la China Shtata Administracio
de Laborsekureco konigis la situacion de laborsekureco de
Chinio en 2003 kaj ghian tiuflankan laboron por 2004. Li diris,
ke en 2003 plibonighis la situacio de laborsekureco en Chinio.
La nombro de diversaj akcidentoj reduktighis je 10.5% kaj
tiu de mortintoj pro labor-akcidento je 1.9%. En 2003 la laborsekureco
konis ghojindan progreson chefe en jenaj flankoj:
1.
Fruktis la pluapasha traktado de laborsekureco.
2. Efikis la kontrolado de laborsekureco. Serioj
da kashitaj dangheroj estis malkovritaj kaj solvitaj, tio
akcelis plenumadon de laborsekureco-garantiaj rimedoj.
3. Rapidighis konstruado de legha sistemo pri
laborsekureco. La China Shtata Administracio de Laborsekureco
publikigis regularojn de 16 departementoj kaj ankau koncernaj
lokaj administracioj elmetis respondajn leghojn kaj regularojn.
4. Estis multe plifortigitaj administrado de
laborsekureco kaj ekzamenado de sekureco en karbominejo.
5. Estis aplikata la sistemo de sekureco-jughado
de entrepreno. Ghis la fino de 2003 chiuj karbominejoj de
Chinio kaj 70% da aliaj minejoj kaj entreprenoj produktantaj
kaj konservantaj dangherajn kemiajhojn plenumis la jughadon.
6. Komplete startis konstruado de la sistemo
de kontrolado de laborsekureco. Ankau 31 provincoj de Chinio,
77% de ghiaj urboj kaj 65% de ghiaj gubernioj starigis sian
sendependan administracion de kontrolado de laborsekureco.
7.
Estis pluapashe akcelitaj propagando kaj edukado pri laborsekureco,
kaj plimultighis internaciaj intershanghoj kaj kunlaboroj.
Rigardinte la situacion de laborsekureco de Chinio
en 2003, oni faros en 2004 la jenon por laborsekureco:
1. Akceli kaj perfektigi konstruadon de la sistemo
de laborsekureca kontrol-normo kaj pluapashe plifortigi respondecon
de lokaj registaroj.
2. Daure perfektigi traktadon de laborsekureco,
doni grandan forton por solvi problemojn en entreprenoj kaj
sferoj, en kiuj evidentas dangheroj.
3. Popularigi la aktivadon de normigo de laborsekureco-kvalito,
plifortigi la fundamentan sekuran laboron en chiuj enreprenoj;
starigi la sistemon de memregado kaj daura plibonigo de laborsekureco
en entreprenoj.
4. Efektivigi la strategion "Grandigi laborsekurecon
per scienco kaj tekniko", plialtigi la nivelon de laborsekureco
per scienca kaj teknika progreso.
5. Perfektigi la leghan sistemon de laborsekureco
kaj plifortigi administracion de kontrolado de laborsekureco;
kaj chiuflanke praktiki "Leghojn de laborsekureca licenco".
6. Rapidigi konstruadon de urgh-sava sistemo
de la nacia laborsekureco kaj plialtigi la kapablon de savado
de suferantoj en gravaj dangheroj.
7. Akceli konstruadon de sekureco-kulturo kaj
plifortigi koncepton de la popolanoj pri laborsekureco.
8. Respondi al bezono de nova situacio kaj novaj
taskoj, kaj efektive plifortigi konstruadon de legho-plenumaj
teamoj.
Jen la celo por la nacia laborsekureca regad-normo:
plie redukti la nombron de mortintoj pro diversaj akcidentoj
je 2.5% kompare kun tiu de la pasinta jaro; daure plibonigi
la situacion de laborsekureco en chefaj entreprenoj kaj sferoj,
multe malaltigi la mortokvanton en karbominejoj kaj sur shoseoj;
kaj malmultigi gravajn akcidentojn.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|