Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Festeno el kokajho post furiozado
de birda gripo
Fokusaj temoj

Dum la du sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio kaj la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco Wang Xiaoya, fama anoncistino de la China Centra Televizio, informighis de sia kolego, ke li intervjuis Huang Shengde, kamparanon de Long'an-gubernio de la Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono, kies anasbredejo estis la unua kortobirda bredejo infektita de birda gripo. Post kiam la pesto estis bremsita, li akiris helpon de la loka registaro kaj komencis kulturi sukerkanojn.

Kamparanoj suferintaj damaghon pro birda gripo plej zorgas restarigon de produktado kaj urghe bezonas helpon de la registaro. Por informighi pri la solvo de tiu problemo, en la 4-a de marto Wang Xiaoya intervjuis Cao Bochun, kompartian sekretarion de la regiono.

Wang: Ni pretigis interesan festenon speciale por vi.

Cao: Festeno ekskluzive el kokajho?

Wang: Jes, vi diris prave. Kiel vi sentas vin?

Cao: Tre bone. Mi havas bonan apetiton.

Wang: Chu ni komencu?

Cao: Je la unua vido de la pladoj mi jam ekhavas bonan apetiton. En la periodo de birda gripo mi plurfoje prenis pladojn el kokajho. Nenio okazis al mi.

Wang: Chu kokajhoj de via loko estas tre bongustaj?

Cao: Jes. Che ni koko kaj ovo estas acheteblaj.

Wang: Chu nun en aliaj lokoj de via regiono oni povas acheti ilin?

Cao: Jes, kompreneble. Oni liveras kokojn, anasojn kaj ovojn en hoteloj.

Wang: Kiom da subvencio por la damaghitoj de birda gripo?

Cao: La centra kaj regiona registaroj donis milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas 1 usonan dolaron).

Wang: Chu la registara subvencio sufichas por kovri la damaghon de la kortobirdaj bredantoj?

Cao: La rekta damangho estis kompensita, sed la nerekta devas esti kovrata de ili mem. Nia laboro estos helpi ilin daurigi la bredadon.

Wang: Kiajn konkretajn rimedojn vi alprenos por helpi ilin?

Cao: Ni helpos ilin elekti bonajn specojn de koko kaj anaso kaj kuraghigis ilin daurigi la bredadon.

Post la vespermangho Cao diris al Wang, ke la registaro ankorau praktikas rigoran preventadon kaj superregon al birda gripo, kaj chiuflanke subtenos la damaghitajn bredantojn per mono kaj produkta tekniko. Tio inkluzivas monpruntedonon.

Shajne kamparanoj, kiuj suferis la saman damaghon kiel tiu de Huang Shengde, povas esti trankvilaj, char la registaro chiamaniere helpos ilin en restarigo de produktado.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 

Specialaj temoj pri Chinio