La
3-an de marto Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato
de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK),
diris en sia raporto al la dua sesio, ke chi-foje por revizii
la statuton de ChPPIK, oni multe auskultis opiniojn kaj faris
profundan esploradon pri ili. Tio estas tre rara en la historio
de la konferenco.
Jia diris, ke la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Komitato de ChPPIK prenis revizion de la statuto kiel gravan
aferon en sia laboro en 2003 kaj la dua kunveno de la konstanta
komitato aprobis la decidon pri revizio de la statuto de ChPPIK
kaj fondis gvidan grupon por la revizio.
Jia diris, ke por revizio de la statuto la konstanta
komitato de ChPPIK vaste kolektis la opiniojn de la centra
komitato de chiuj demokratiaj partioj, popolaj organizoj kaj
senpartiaj elementoj, koncernaj organoj de la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Chinio kaj tiuj de la Shtata Konsilantaro,
fakuloj kaj emeritaj gvidantoj, kiuj sin okupis pri la laboro
de ChPPIK en la pasinteco. La revizio de la statuto ne nur
konigis iliajn opiniojn, sed ankau utilis al la esplorado
pri la teorio kaj praktiko de ChPPIK.
Jia diris ankau, ke la procezo de la revizio
estis tiu de resumo de sperto, esplorado de teorio kaj profundigo
de konado. La lokaj organizoj de ChPPIK bone kombinis la revizion
kun sia praktikado, resumis la fruktojn kaj novan sperton
de sia laboro kaj pere de esplorado kaj pripensado akiris
komunajn sciojn pri la gravaj problemoj, rilataj al la popola
politika interkonsiligha konferenco en la tuto kaj ghia perspektivo.
La procezo de la revizio estis ankau tiu de edukado, propagando
kaj popularigo de scioj. La revizio estis utila al popularigo
kaj edukado de la teorio pri la popola politika interkonsiligho,
utilis al propagando de la fundamenta politika sistemo de
Chinio kaj pozicio kaj rolo de ChPPIK en la politika vivo
de Chinio kaj kreis bonan medion por ghia aktivado. La procezo
de la revizio estis ankau tiu de la memkonstruado de ChPPIK
kaj ludis gravan rolon por ke la diversnivelaj organoj de
ChPPIK aktivadu lau la statuto kaj utilis al la sistemigo,
reguligo kaj programigo de la diversnivelaj organoj de ChPPIK.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|