En 2001 Chinio komencis sian Dekan Kvinjaran
Planon (2001-2005) de la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvo,
kaj la afero de laboro kaj socia garantio eniris en novan
stadion de disvolvigho.
Chinio frontas pezan taskon de labordonado pro
la granda loghantaro kaj reguligado de la ekonomia strukturo.
La china registaro chiam prenas akcelon de labordonado kiel
strategian taskon de la nacia ekonomio kaj socia disvolvo,
metas malgrandigon de senlaboreco en la chefan celon de la
makroskopa superrigardo de la nacia ekonomio, racie reguligas
la labordonan strukturon, starigas labordonan sistemon direktatan
de merkato kaj energie akcelas kreskon de nombro de laborakirintoj.
Rezulte de tio fundamente stabilas la labordona situacio.
Che la komenco de la kuranta jarcento Chinio nombris 1276.27
milionojn da loghantoj (neinkluzive de tiuj de Hongkong, Makao
kaj Taiwan-provinco). 730.25 milionoj da chinoj havas laboron,
kaj la registrita senlaboreco en la urboj estas 3.6%.
La china registaro persiste prenas ekonomian
konstruadon kiel la centran laboron, instigas kreskon de labordonado
pere de ekonomia kresko, praktikas pozitivajn labordonajn
politikojn kaj alprenas diversajn efikajn rimedojn por energie
akceli labordonadon.
Racie
reguligi labordonan strukturon
Adaptighi al la reguligado de la industria strukturo
kaj direkti industriojn kaj entreprenojn utilajn al labordonado.
Samtempe kun aldono de investo por fundamenta konstruado,
pozitiva grandigo de enlanda bezono kaj teno de rapida kresko
de la nacia ekonomio, oni reordigis la industriajn politikojn
por akcente disvolvi entreprenojn kun masiva laborado, precipe
servajn entreprenojn kaj mez- kaj malgrandajn entreprenojn,
kiuj povas doni laboron al multaj homoj. Oni aktive disvolvis
ekonomion de kolektiva, privata kaj individua posedanteco
kaj alprenis elastajn kaj multformajn labordonajn manierojn
por multigi postenojn kaj larghigi labordonan kanalon.
Starigi
labordonan sistemon direktatan de merkato
La china registaro instigas la labordonan principon
"laborkapabluloj mem trovu laboron, merkata reguligado
donu laboron kaj la registaro akcelu labordonadon", instigas
labor-akiron pere de justa konkurenco de senlaboruloj, subtenas
la dungantajn entreprenojn en ilia memdecido pri nombro kaj
kvalito de la dungitoj, kaj alprenas diversajn rimedojn por
akceli formighon de labordona sistemo direktata de merkato.
La informa reto de laborula merkato jam ekludis rolon, akcelis
interfluon de informoj pri livero kaj bezono de laborkapabluloj,
kaj helpis senlaborulojn akiri au reakiri laboron pere de
laborula merkato. Por starigi laborulan merkaton kun kompleta
sistemo, regula funkciado, perfekta servo kaj efika superrego,
la china registaro faris en 100 urboj provon de scienca, regula
kaj moderniga konstruado. En la lastaj jaroj la china registaro
komencis esplori starigon de sistemo de preza formo de laborula
merkato, disvolvis la fundamentan reguligan rolon de merkata
sistemo en dispozicio de laboruloj, formigho de salajro kaj
migrado de laboruloj.
Levi
kvaliton de laboruloj
Por levi la kulturan kvaliton kaj profesian kapablon
de la laboruloj, la china registaro alprenis diversajn metodojn
por aktive disvolvi edukadon de diversaj specoj kaj praktikis
la principon de samtempa akcento de legitimo de klereco kaj
legitimo de profesia kvalifikiteco. 85% de la loghantaro de
Chinio akiris naujaran devigan edukadon kaj funkcias pli ol
2000 ordinaraj superaj lernejoj kaj tiuj por plenkreskuloj
kaj pli ol 80 mil ordinaraj mezlernejoj. Krome funkcias ankau
multaj institucioj de diversaj niveloj de profesia trejnado
por novicoj, laboruloj kaj senlaboruloj. Oni donas 1-3-jaran
antaupreparan trejnadon al abiturientoj, kiuj ne sukcesis
eniri en superajn lernejojn. Oni faris reguligon kaj regrupigon
al la teknologiaj lernejoj kaj labordonaj trejnaj centroj
kaj starigis sintezajn trejnajn bazojn, antauenpushis formighon
de la sistemo "merkato direktas trejnadon kaj trejnado
akcelas labordonadon", praktikis la sistemon de legitimo
de profesia kvalifikiteco kaj starigis la sistemon de profesia
legitimo de elementa laboristo ghis supera teknikisto. Nun
80% de la laboruloj en chinaj urboj unuafoje akirintaj laboron
havas klerecon de supera mezlernejo au estis trejnitaj je
profesia tekniko, kaj 35 milionoj da homoj akiris adekvatan
legitimilon de profesia kvalifikiteco.
Disvolvi
la sistemon de labordona servo
Ekde la 80-aj jaroj de lasta jarcento Chinio
jam starigis kaj senchese perfektigis la sistemon de labordona
servo inkluzive de laborperado, profesia trejnado, senlaborula
asekuro ktp. Pere de la sistemo de labordona servo oni donas
al laborserchantoj direktadon, konsultighon kaj informadon,
trejnas tiujn kiuj la unuan fojon serchas laboron, trejnas
senlaborulojn por ilia nova laboro, donas senlaborulan asekuron
kaj donas postenojn al homgrupoj malfortaj en laborserchado.
La registaro kuraghigas disvolvighon de neshtataj laborperejoj
kaj antauenpushas labordonan servon al plansetlejoj por formi
multtavolajn reton de labordona servo.
Samtempa
akcento de labordonado en la urboj kaj kamparo
En la china kamparo estas multaj superfluaj laborkapabluloj
kaj serioza estas senlaboreco. La china registaro sufiche
atentas tiun problemon kaj penas trovi novan elirejon por
doni laboron al tiuj homoj kadre de praktikado de la strategio
"Urbanizo" kaj "Disvolvo de la Nordoriento".
En tio Chinio formis fundamentan politikon en du flankoj.
Unuflanke, doni laboron cheloke. Plene utiligi la indighenan
richfontan avantaghon, aktive reguligi la ekonomian strukturon
de agrikulturo kaj kamparo, disvolvi multprofitan kaj masivan
agrikulturon, disvolvi neagrikulturajn okupojn en la kamparo,
helpi kamparajn entreprenojn adaptighi al la konstruado de
malgrandaj urboj, pligrandigi la skalon de konstruado de la
fundamentaj instalajhoj de akvoadministrado, trafiko, elektra
reto en la kamparo kaj disvolvi fundamentan edukadon kaj profesian
trejnadon en la kamparo. Duaflanke, instigi senlaborajn kamparanojn
havi laboron en aliaj lokoj. Sukceso de la reformado en la
kamparo multe levis la agrikulturan produktivecon, kaj superfluaj
laborkapabluloj komencis migri de la kamparo al urboj, de
la landinterno al la orientaj apudmaraj regionoj. La china
registaro aktive helpas la superfluajn laborkapablulojn labori
en aliaj lokoj kaj trejnas ilin antau ilia foriro pere de
informa interreto kaj laborperado, aranghi bonordan elfluon
de superfluaj laborkapabluloj, altigi la pocentojn de ilia
labor-akiro kaj starigi labordonan sistemon de ambauflanka
interfluo de elmigrantoj kaj revenantoj intencantaj krei karieron
en la hejmlokoj. Nun 100 urboj kaj gubernioj starigis 1000
ekzamenajn punktojn por fluo kaj laborigo de la kamparaj laborkapabluloj
por analizi la fluon kaj bezonon de kamparaj laborkapabluloj,
ghustatempe publikigi informojn kaj raciigi la fluon de la
kamparaj laborkapabluloj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|