Samtempe kun rapidigho de la reguligado de la
ekonomia strukturo, pli kaj pli evidentighis la komplikajhoj
de la sistemo de entreprena administrado formighinta dum longa
tempo, kaj senlaborighis multe da superfluaj laboruloj en
entreprenoj. Ekslaboristoj de shtataj entreprenoj estas malpli
junaj, malpli alte klerigitaj kaj posendantaj solan profesian
kapablon, tial ili frontas pli gandan malfacilon en reakiro
de laboro. Por solvi la problemon de senlaborighintoj kaj
senlaboruloj, la china registaro, garantiante ilian minimuman
vivnivelon, ellaboris serion da labordonaj politikoj kaj alprenis
multflankajn rimedojn.
Doni
aktivan kaj iniciativan labordonan servon
En shtataj entreprenoj, kie estas multaj ekslaboristoj,
oni starigis labordonan servocentron, kaj en la centro la
senlaborighintoj ricevas en chiu duonjaro profesian direktadon,
trifojajn informadojn pri laborshanco kaj senpagan profesian
trejnadon. De 1998 ghis 2003 la registaro plenumis 2 planojn
de labordona trejnado kaj nova plano estas en ellaborado.
Nun pli ol 30 urboj efektivigis la planon de "Starigo
de nova kariero" por trejni senlaborighintojn kaj senlaborulojn,
kiuj deziras fondi malgrandan entreprenon. Post trejnado ili
estas helpataj en registrigho che la industria kaj komerca
administracio kaj en akiro de malgranda pruntedono. Instigo
al starigo de malgrandaj entreprenoj povas doni laboron al
pli da senlaborighintoj kaj senlaboruloj.
Kompletigi
kaj efektivigi privilegian politikon al laborreakirintoj
Simpligi registron che industria kaj komerca administracio,
liveri lokon, malmultigi au nuligi imposton, pruntedoni monon¡
chiuj tiuj rimedoj estas utilaj al la senlaborighintoj kaj
senlaboruloj por fondi ekonomiajn establajhojn au labororganizojn
de memhelpa tipo, au instigas ilin mem trovi laboron au sin
organizi por havi laboron. Preni plansetlejojn kiel chefajn
lokojn, kie senlaborighintoj kaj senlaboruloj reakiras laboron,
aktive disvolvi malgrandajn entreprenojn kaj labor-servajn
entreprenojn, kiuj povas akcepti grandan nombron da laborkapabluloj.
Disvolvi
"Labordonan helpan agadon"
Por bone solvi la konkretajn malfacilojn de senlaborighintoj,
kiuj forlasis la centron, la registaro disvolvis "Labordonan
helpan agadon". Pere de diversaj rimedoj la registaro
donis ghustatempan kaj efikan servon al la senlaborighintoj
forlasintaj la centron rilate garantion de fundamenta vivtenado,
laborigon kaj socian asekuron.
Konsiderante malfacilan akiron au reakiron de
laboro de malrichaj senlaboruloj, malpli junaj senlaborighintoj
kaj senlaboruloj, la registaro starigis sistemon de labordona
servo celante, pere de monhelpo al publikutilaj labordonaj
organizoj en plansetlejoj, doni al tre malrichaj homoj laboron
rilate purigadon, gardon kaj hejman servon en plansetlejoj.
Krome oni donas senpagan laborperadon, kio akiris kompare
bonan rezulton.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|