La rajto de handikapuloj pri socia laboro kaj
laborakiro estas alte prizorgata de la registaro. Chinio alprenas
koncentran kaj disan metodon por instigi handikapulojn mem
trovi laboron. Bonstatigaj entreprenoj estas tre gravaj por
akcepti senlaborajn handikapulojn, kaj la registaro reduktas
au nuligas imposton super tiuj entreprenoj por instigi ilian
disvolvighon, por ke ili akceptu pli da laborkapablaj handikapuloj.
Samtempe kun tio la registaro praktikas politikon de proporcia
labordonado por handikapuloj, nome chiuj entreprenoj devas
dungi handikapulojn proporcie, kaj se ili ne akceptos difinitajn
pocentojn da handikapuloj, ili estos pagigitaj je garantia
monsumo por la labordona afero de handikapuloj. En la komenco
de la kuranta jarcento, dank' al la monhelpo de la shtato,
oni trejnis 1.1 milionojn da handikapuloj, donis laboron al
1.1 milionoj da handikapuloj, kaj rezulte de tio la pocentoj
de labor-akirintaj handikapuloj kreskis de 70% al 80.7%.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|