La
7-an de marto kvin membroj de la Tutlanda Komitato de la China
Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) faris
paroladon pri reprosperigo de la malnova industria bazo de
la nordoriento de Chinio. Ili opiniis, ke por reprosperigi
la lokon, oni devas bone koni la malfacilojn kaj principojn,
kiujn oni devas observi, kaj la tri provincoj de la nordoriento
devas altiri al si talentajn personojn, dume la diversnivelaj
organizoj de ChPPIK devas ludi sian rolon por realigi tiun
celon.
La nordoriento estas unu el la gravaj industriaj
bazoj de Chinio, sed en la pasintaj 20 jaroj pro tro granda
nombro de la shtataj entreprenoj kaj peza shargho ghia ekonomio
kreskis rimarkinde malrapide. Pro tio la china registaro faris
en 2003 planon reprosperigi ghin.
Wang
Guofa, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj prezidanto
de la Jilin-provinca Komitato de ChPPIK, diris, ke la
nordoriento estas unu el la gravaj pez-industriaj bazoj konstruitaj
post naskigho de la nova Chinio. La reformado kaj pordmalfermo
kaj rapida disvolvigho de la merkata ekonomio akcelis malkashighon
de ghiaj antauaj sistemaj kaj strukturaj malfaciloj, kiuj
estas chefe la jenaj:
Tie la nivelo de la ekonomia merkatigho estas
malalta. Malalta estas ankau la vivipovo de la ekonomia disvolvigho
kaj mankas al la ekonomia kresko movforto;
La posedanteca strukturo estas monotona. La shtata
ekonomio estas kompare granda proprocie kaj la privata ekonomio
malgranda. En 2002 la fiksa kapitalo de la entreprenoj de
shtata posedanteco kaj de shtata akciulo konsistigis 82.6%
de la totala fiksa kapitalo, sed ilia produktovaloro konsistigis
nur 76.8% de la totala produktovaloro de la provinco;
La entreprenoj estas peze sharghitaj de shuldoj
kaj sociaj taskoj. Statistiko farita en la pasinta jaro montras,
ke 80% de la entreprenoj de shtata posedanteco kaj de shtata
akciulo havas shuldojn. Chiujare ili elspezas proksimume 3.5
miliardojn da juanoj por entreprenado, kiun devas fari la
socio;
Eksmodighis ekipajhoj kaj tekniko de tieaj entreprenoj,
kiuj havas multe da superfluaj elementoj. Tie nur 15% de la
entreprenoj de shtata posedanteco kaj de shtata akciulo estas
ekipitaj per tekniko de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento,
dum la aliaj -- ekipitaj per tekniko de la 50-aj au 60-aj
jaroj. Tie multe da superfluaj laboristoj senlaborighis kaj
sole en Jilin-provinco 660 mil senlaborighintaj laboristoj
ne akiris novan laborpostenon.
Xiao
Zhuoji, konstanta komitatano de la Tutlanda Komitato de ChPPIK
kaj profesoro de la Pekina Universitato, diris, ke la
malnova industria bazo de la nordoriento estas grava ekonomia
regiono en Chinio, sed katenate de la sistemo de tradicia
planizita ekonomio, ghi disvolvighis malrapide. Nun oni devas
plirapidigi ghian ekonomian kreskon.
En la lastaj jaroj la malnova industria bazo de
la nordoriento disvolvighis kompare malrapide, tial oni devas
akceli ghian ekonomian disvolvighon kaj levi ghian ekonomion
al pli alta nivelo. Ghenerale dirite, nun ghia ekonomia nivelo
estas ne alta, kaj kompare kun tiu de la sudorienta chemara
regiono de Chinio, ghi estas evidente malalta. La malnova
industria bazo de Shanhajo disvolvighis en la lastaj jaroj
tre rapide. Antaue la nordoriento de Chinio estis malnova
industria bazo kaj por fari ghin nova oni devas renovigi ne
nur ghian industrian strukturon sed ankau ghian sistemon,
turni sian koncepton de la planizita ekonomio al tiu de la
merkata, t.e. levi la proporcion kaj skalon de merkatigho.
En la lastaj jaroj la nordoriento atingis grandan sukceson
en reformado kaj pordmalfermo, sed kompare kun la Delto de
Yangzi-rivero kaj tiu de Perlo-rivero ghia sukceso estis malgranda,
tial por reprosperigi ghin oni havas tre pezan taskon. Oni
devas havi novan penslinion kaj observi novan sistemon, novan
mekanismon, kaj levi la skalon de merkatigho. La nordoriento
devas atribui sian malrapidan disvolvighon al profunda influo
de tradicia planizita ekonomio. Ghi estis modelo de tradicia
planizita ekonomio kaj ankau loko, kie la merkata ekonomio
disvolvighis kompare malfacile, tial nur shanghi koncepton
ni ebligas disvolvi la tiean ekonomion pli rapide.
Talentaj personoj ludas shlosilan rolon por reprosperigi
la lokon. La nordoriento ja estas loko kun abundo da talentaj
personoj. Tie funkcias multe da famaj universitatoj, laboras
multe da eminentaj sciencistoj kaj teknikistoj. Tie ne mankas
ankau kapablaj gvidantoj, administrantoj, inghenieroj kaj
alispecaj personoj. Por reprosperigi la lokon, oni devas dependi
chefe de la lokaj talentuloj. Kompreneble, sub la kondichoj
de la merkata ekonomio devas fari sian kontribuon ne nur la
lokaj kapabluloj, sed ankau la alilokaj kaj ech alilandaj.
Por ke ili bone ludu sian rolon oni devas allogi ilin ne nur
per kariero, sed ankau per medio, salajro kaj sincereco.
Guo
Tingbiao, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj prezidanto
de la Liaoning-provinca Komitato de ChPPIK, diris, ke
reprosperigi la malnovan industrian bazon estas grava tasko
de Liaoning, kaj ChPPIK devas bone fari jenajn laborojn:
Unue, membroj de ChPPIK multe kontribuu al la
reprosperigo de la loko. En la pasinta jaro la Liaoning-provinca
Komitato de ChPPIK organizis inspektadon kaj enketon pli ol
20 fojojn kaj faris pli ol 600 proponojn al la provinca registaro.
Surbaze de tio ghi okazigis simpoziojn por reprosperigo.
Due, ChPPIK plene ludu sian rolon, bone faru la
laboron por unuigho kaj reformado, levu la aktivecon de chiuj
sociaj rondoj, entreprenoj kaj personoj por kontribui al reprosperigo
de la malnova industria bazo de Liaoning.
Trie, ChPPIK bone ludu sian rolon en sia intima
rilato kun la popolamasoj, bone konu la popolon kaj esprimu
iliajn opiniojn. En la dua duono de 2004 okazos kunveno de
la provinca konstanta komitato de ChPPIK por diskuti pri la
disvolva medio. En la pasinta sesio de la provinca komitato
de ChPPIK ghiaj membroj faris mil proponojn, kiujn ghi jam
prezentis al la provinca registaro.
Wang
Taozhi, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj vicprezidanto
de la Heilongjiang-provinca Komitato de ChPPIK, diris,
ke utiligante sian superecon de richfontoj, Heilongjiang-provinco
devas renovigi la sistemon kaj mekanismon kaj iri novan industrian
vojon kaj por tio ghi devas konstrui 6 grandajn bazojn:
Heilongjiang estas grava malnova industria bazo
de Chinio. Ghi havas multe da utilaj kondichoj por kontinua
disvolvigho. Ghiaj agraro, forsta areo kaj petrola rezervokvanto
okupas la unuan lokon en Chinio. Ghia landlima linio kun Rusio
longas je 3045 kilometroj kaj havas 25 unuaklasajn havenojn.
Ghi havas bonajn kondichojn por komerco kaj komerca kunlaborado
kun Rusio. Krom tio ghi havas kompare grandan ekonomian forton
kaj solidan industrian bazon. Ghi havas superajn teknikistojn
en veldado, lakta industrio, sojfaba kulturado kaj aliaj flankoj.
La provinco havas ankau malfacilojn. Tie la vivipovo
de merkato estas malgranda, la tradiciaj entreprenoj kaj precipe
la shtataj estas grandaj proporcie kaj la labordonado estas
malfacila.
Lau la projekto Heilongjiang devas disvolvi siajn
superecojn de richfontoj, fari sisteman renovigon, iri la
vojon de nova industrio kaj konstrui 6 grandajn bazojn, t.e.
bazon de ekipajha fabrikado de la moderna Chinio kun tiuj
de instalajha fabrikado de Harbin kaj Qiqihar kiel la chefaj
kaj bazojn de petro-kemia industrio, energio, manghajh-prilaborado,
farmacio kaj forstokulturo.
Lan
Yunsheng, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj chefkontisto
de la Jilin-a brancho de la China Petrol-kemia Kompanio,
diris, ke por reprosperigi la malnovan industrian bazon de
la nordoriento la shtataj entreprenoj devas bone solvi jenajn
tri problemojn:
Unue, la entreprenoj devas adaptighi al la merkata
medio, char la shtataj entreprenoj havas multajn administrajn
tavolojn kaj la administra cheno estas tre longa, kaj iliaj
kapitaloj, richfontoj kaj administrado estas disaj. Tio estas
ghenerale ekzistanta problemo, ne konforma al la merkata ekonomio.
Por solvi tiun problemon la shtataj entreprenoj devas reformi
ilin kaj intensigi la administradon lau postuloj de la modernaj
entreprenoj;
Due, La interna movforto de la entreprenoj estas
ne suficha. Por solvi tiun problemon la entreprenoj devas
ellabori tri sistemojn, t.e. stimulado, konkurenco kaj devigo;
Trie, la entreprenoj devas bone solvi la problemon
pri daura disvolvigho post sia reformado. Ilia disvolvigho
devas konformighi al la industria politiko, disvolvighi lau
siaj propraj supereco, trajtoj, industria cheno, reordigo
de la teknologia kaj produktajha strukturo, disvolvi la prilaboradon
kaj valor-aldonan prilaboradon de siaj produktajhoj kaj akceli
la teknikan reformadon por intensigi sian konkurencpovon cele
pliigi la totalan kvanton de la ekonomio.
La entreprenoj devas havigi al si sciencan koncepton
pri disvolvigho, kiel eble plej rapide shanghi sian produktan
strukturon, sin liberigi el la kateno de la planizita ekonomio
kaj realigi la dauran disvolvighon. Kompreneble, por reprosperigi
la nordorienton la shtato devas ellabori specialajn politikojn
favorajn al ghia disvolvigho kaj finance helpi ghian kreskon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|