La
kvarafoja amendo de la konstitucio dauris 1 jaron vaste kolektante
opiniojn de la popolo kaj la plej elstara karakterizajho de
la chi-foja amendo estas amendi la konstitucion por la popolo.
La amenda projekto, kies ekzameno estis komencita en la 8-a
de marto, entenis multajn artikolojn koncernantajn la popolan
vivon kaj senprecedence altiris la atenton de la tuta socio.
Lau tiuj artikoloj oni povas vidi, ke la baza legho de la
shtato spegulanta la popolan volon senchese perfektighas en
amendo kaj pli kaj pli farighis dio defendanta kaj efektiviganta
la plej bazajn interesojn de la popolo.
Kompenso
por rekviziciita tero estis enskribita en la konstitucion
La amenda projekto de la konstitucio multe reviziinta
la rekvizicion de tero eksplicite diras, ke pro publika bezono
la shtato povas lauleghe okupi au rekvizicii teron kaj donas
kompenson.
En komparo kun la nuna konstitucio oni vidas,
ke la amenda projekto aldonis gravajn vortojn "rekvizicio"
kaj "kompenso", por protekti kadre de la konstitucio
la rajton de la kamparanoj pri tero. Kune kun la amendo, revizio
de la legho de tera administrado rekte koncernanta la kamparanojn
espereble estos komencita en la kuranta jaro.
Enskribo
de "tri reprezentoj" en la konstitucion konformas
al la popola volo
"Gvidate de Marksismo-Leninismo, Mauzedong-penso
kaj Dengxiaoping-teorio" en la antauparolo de la konstitucio
estis reviziita kiel "Gvidate de Marksismo-Leninismo,
Mauzedong-penso, Dengxiaoping-teorio kaj la grava penso de
'tri reprezentoj'". La cheestantoj de la du sesioj opiniis,
ke meti la gravan penson de "tri reprezentoj" sur
la gvidan pozicion en la politika kaj socia vivo de la shtato
estas agado progresanta kun la epoko kaj konforma al la popola
volo, ke tio certe liveros potencan teorian armilon kaj ideologian
garantion por rapidigi antauenpushon de la socialisma moderniga
konstraudo.
Enskribo
de la nacia himno en la konstitucion disvolvas la nacian spiriton
"Al lukt', ni chiuj ne sklavvolaj! Dedichu
l' sangon por la kre' de nova Grandmur'!" Audante la
melodion de la himno, chiuj sentas bolanta la sangon.
En marto de 2004 la Dua Sesio de la Deka Tutlanda
Popola Kongreso ekzamenis la amendan projekton de la konstitucio,
kiu difinis la kanton "La Marsho de Volontuloj"
kiel la nacian himnon.
"Miloj ni konkorde spite malamikkuglojn marshu!"
La majesta kanto kuraghigis la bravajn chinojn al morta batalo
por savi la nacion. Hodiau la kanto daure disportas la neflekseblecon
de la china nacio kaj kuraghigas la chinojn en peniga konstruado
de la lando.
Enskribo
de "tri civilizacioj" en la konstitucion donas novan
medion por harmonia disvolvigho
Posttagmeze de la 8-a de marto Wang Zhaoguo, vicprezidanto
de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, diris
eksplikante la amendan projekton de la konstitucio, ke la
konstitucio ekhavos enhavon movantan harmonian disvolvighon
de la materia, politika kaj spirita civilizacioj. La kunvenantoj
varme respondis al tio opiniante, ke skribi la "tri civilizaciojn"
en la konstitucion leghe garantios harmonian disvolvighon
de la "tri civilizacioj".
Skribi
homajn rajtojn en la konstitucion malfermis novan paghon de
protektado de homaj rajtoj en Chinio
"La konstitucio de la nova Chinio chiam havis
klarajn kaj konkretajn difinojn pri protektado de homaj rajtoj,
sed hodiau ni skribis ke 'la shtato respektas kaj protektas
homajn rajtojn', tio estas senprecedenca. Tio pruvis, ke Chinio
ekstreme akcentas la problemon pri homaj rajtoj," diris
Zhu Muzhi, honora prezidanto de la China Instituto pri Homaj
Rajtoj.
Protektado de homaj rajtoj de Chinio iris zigzagan
vojon en la pasinteco. En la malnova Chinio estis preskau
nulo por homaj rajtoj. En 1954 la unua konstitucio de la nova
Chinio estis aprobita, kaj estis starigita la fundamenta socia
kaj politika sistemo akcelanta kaj protektanta homajn rajtojn,
kio komencis novan eraon por la disvolvigho de homaj rajtoj
de Chinio. Post tio protektado de homaj rajtoj en Chinio iam
iris zigzagan vojon.
Privataj
domoj ne povas esti arbitre malkonstruitaj
"En domon de malrichulo povas eniri vento
kaj pluvo, sed regho ne", tiu klasika fablo akcentis
protekton, respekton kaj estimon de la socio al la privataj
posedajhoj de civitanoj. La amenda projekto ekzamenata de
la la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso ekde la
8-a de marto klare difinis, ke "leghaj proprietajhoj
de civitanoj estas neatenceblaj", kio levis privatajn
proprietajhojn de la civila rajto al la konstitucia rajto
kaj vekis varman respondon en kaj ekster la sesio.
Serioze influate de maldesktrema penso dum longa
tempo, oni akcentis komunan posedantecon kaj bredo de kelke
da kokoj au shafoj estis rigardata kapitalisma ago. Pro tio
la socio dumlonge restis malricha kaj postighinta.
"Chio estas propra ekskluzive de suficha
livero de kontingento al la shtato kaj kolektivo". En
1978 en la kamparo de Anhui-provinco levighis reformado, kio
klarionis la ampleksan reformadon tra la tuta lando kaj vekis
grandan entuziasmon de la popolo por kreo de richajhoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|