Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Nova pagho en protektado de homaj
rajtoj en Chinio
Fokusaj temoj

de SHEN LUTAO

"La konstitucio de la nova Chinio chiam havis klarajn kaj konkretajn difinojn pri protektado de homaj rajtoj, sed hodiau ni skribis ke 'la shtato respektas kaj protektas homajn rajtojn', tio estas senprecedenca. Tio pruvis, ke Chinio ekstreme akcentas la problemon pri homaj rajtoj," diris Zhu Muzhi, honora prezidanto de la China Instituto pri Homaj Rajtoj.

En la 8-a de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso komencis ekzameni la amendan projekton de la konstitucio.

Protektado de homaj rajtoj de Chinio iris zigzagan vojon en la pasinteco. En la malnova Chinio estis preskau nulo por homaj rajtoj. En 1954 la unua konstitucio de la nova Chinio estis aprobita, kaj estis starigita la fundamenta socia kaj politika sistemo akcelanta kaj protektanta homajn rajtojn, kio komencis novan eraon por disvolvigho de homaj rajtoj de Chinio. Post tio protektado de homaj rajtoj en Chinio iam iris zigzagan vojon.

La nuna konstitucio aprobita en 1982 elstarigis sian rolon en protekto de la bazaj rajtoj de la civitanoj, kaj la tiuflankaj artikoloj multighis de dekkelkaj al dudekkelkaj. Egalrajteco antau legho, libereco de persono, libereco de religia kredo, rajto de laboro, rajto de eduko... Post komencigho de la reformado kaj pordmalfermo, surbaze de tiu konstitucio, Chinio trovis vojon konforman al la stato de Chinio por akceli kaj disvolvi homajn rajtojn, ke la stato de homaj rajtoj de Chinio akiris historian shanghighon.

Samtempe kun tio Chinio alighis al 21 internaciaj konvencioj pri homaj rajtoj. En 2003 la china registaro prezentis al UN sian unuan raporton pri la plenumo de kovencioj sub la titolo "Internacia konvencio de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj".

"Mondsfera problemo de protekto de homaj rajtoj jam farighis progresema tajdo de la epoko kaj estas atentata de la tuta mondo, kaj UN kaj chiuj landoj senlace penas por akceli la bazajn rajtojn kaj liberecon de la homaro," diris Gu Chunde, vicestro de la Centro de Homaj Rajtoj de la China Popola Universitato. "La chi-foja amendo klare difinis protekton de homaj rajtoj en baza legho, tio refoje montris la fakton, ke la china registaro sin konformigas al la historia fluo, pene pligrandigas la sferon kaj fortecon de protekto kaj garantio de homaj rajtoj, kaj transigis la informon pri senchesa progreso de la afero de homaj rajtoj de Chinio. Tio certe akiros altan laudon de la internacia socio."

Surbaze de humaneco ne nur la amenda projekto elmetis "shtatan respekton kaj protekton de homaj rajtoj", sed ankau aliaj reviziitaj artikoloj rilatis protekton de bazaj rajtoj kaj interesoj de la civitanoj, ekzemple problemoj pri rekvizicio de tero, protekto de privataj proprietajhoj kaj socia garantio. "La plej okulfrapa karakterizajho de la amendo estas tio, ke oni levis protekton de rajtoj kaj interesoj de la civitanoj al senprecedenca alteco," diris reprezentanto Dai Zhongchuan, jura vicprofesoro de la Universitato de Elmigrintoj.

"Ni ne ghenighas diri, ke Chinio estas disvolvighanta lando kaj la stato de homaj rajtoj trovighas en proceso de disvolvo kaj plibonigo, kaj nun la stato ne estas kontentiga. Protekto de homaj rajtoj frontas pezan taskon kaj longan vojon," diris Gu Chunde.

Wang Lei, vicprofesoro de la Jura Instituto de la Pekina Universitato diris: "Kiam 'respekto kaj protekto de la shtato al homaj rajtoj' estos enskribitaj en la konstitucion, tio certe instigos Chinion pli akcenti protekton de homaj rajtoj en la proceso de ellaborado kaj amendo de leghoj en la estonteco, instigos la shtatajn ofcistojn multe prizorgi respekton kaj protekton de homaj rajtoj en sia regado kaj plenumo de leghoj, kaj chio tio ebligos pli kompletan protekton de homaj rajtoj de ordinaraj civitanoj."

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 

Specialaj temoj pri Chinio