 En
1998 Chinio ekpraktikis reformadon pri distribua sistemo de
loghdomoj de la urbaj salajruloj, nuligante la sistemon de
senpaga distribuo de loghdomo kaj chiuj oficistoj kaj laboristoj
devas acheti loghejon. Por solvi la malfacilon en domacheto
fare de la ne multe enspezantaj urbanoj, la registaro decidis
konstrui simplajn loghdomojn, kio estas envolvita en la registara
plano por domkonstruado. Kaj la registaro garantias bezonon
de la dombieno kaj praktikas privilegian politikon al konstruado
de tiaj loghdomoj.
La china registaro vendas simplajn loghdomojn
al la ne multe enspezantaj urbanoj, dum tiuj, kiuj enspezas
multe, devas acheti komercan loghejon.
En 1998 Pekino komencis vendi simplajn loghdomojn.
Chiu apartamento ampleksas 60-80 kvadratajn metrojn kaj la
prezo de chiu kvadrata metro estas malpli ol 4 mil juanoj
(8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro).
Lau la decido chiu, kiu volas acheti simplan loghdomon,
devas esti konstanta loghanto de la urbo kaj la jara enspezo
de la tuta familio estas malpli ol 60 mil juanoj kaj plie
portempe ili ne havas loghejon au la pokapa loghareo estas
malpli ol 12 kvadrataj metroj. La urbanoj, kiuj urghe bezonas
loghejon, povas acheti ghin privilegie.
Pekino komencis konstruadon de simplaj loghdomoj
kun areo de 4.37 milionoj da kvadrataj metroj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|