 En
Pekino chiu apartamento de finkonstruitaj simplaj loghdomoj
plejparte areas pli ol 80 kvadratajn metrojn, t.e. por acheti
simplan apartamenton oni devas pagi pli ol 300 mil juanojn.
Tiantongyuan kaj Huilongguan estas plansetlejoj
kun plej frue konstruitaj simplaj loghdomoj en Pekino kaj
tie la venditaj loghdomoj plejparte estas tiaj, ke chiu apartamento
areas pli ol 100 kvadratajn metrojn kaj iuj ech pli ol 200
kvadratajn metrojn. La pligrandigho de la areo de la loghdomoj
interesas achetantojn altsalajratajn. La prezo de chiu kvadrata
metro estas nur duono au kvarono de tiu de la komercaj loghdomoj,
tial multe da altsalajrataj preferas tian loghdomon.
Enketo fare de la Pekina Akademio de Sociaj Sciencoj
en 2002 montris, ke 48.6% de la pekinanoj chiumonate enspezas
ch. 2000 juanojn, 40.3% malpli ol 1000 juanojn kaj nur 11.1%
pli ol 2000 juanojn.
Sendube, por acheti tian loghdomon la ne multe
enspezantaj urbanoj devas akumuli pli ol 20 jarojn tute sen
elspezo. Alia raporto montris, ke 66% de la enketitoj deziras
loghdomon, sed ili ne havas tiel multe da mono.
La enketo montris, ke pli ol 90% de la pekinanoj
deziras simplan loghdomon kun areo de malpli ol 100 kvadrataj
metroj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|