 Sen
ghustatempa solvo de la problemo rilata al la simplaj loghdomoj,
la interesoj de la ne multe enspezantaj urbanoj ne estas garantiataj.
La 3-an de marto, 2003, la Ministerio de Konstruado, la Shtata
Planiza Komisiono kaj la Ministerio de Tero kaj Richfontoj
de Chinio kune publikigis urghan anoncon, ke oni faros enketadon
pri la konstruado kaj administrado de la simplaj loghdomoj
en Pekino, Hebei-provinco kaj aliaj 9 municipoj kaj provincoj.
La enketo tushas multajn flankojn de la konstruado
de simplaj loghdomoj, inkl. liveron de la terpecoj de post
1998, administradon de la prezoj de la simplaj loghdomoj,
peton kaj ekzamenadon de la achetantoj kaj efektivigon. La
enketo tushas ankau bezonon de la simplaj loghdomoj en la
venontaj 5 jaroj, kontentigon kaj koncernajn rimedojn, rimarkigojn
kaj sugestojn por perfektigi la politikon pri simplaj loghdomoj,
aliajn vojojn por solvi la problemon de la ne multe enspezantaj
urbanoj pri loghdomoj k.a.
La Ministerio de Konstruado informis, ke oni rigore
limigos vendadon de la simplaj loghdomoj kaj reduktos nombron
de la achetantoj por garantii bezonon de la ne multe enspezantaj
familioj. En la estonteco oni ne konstruos apartamenton de
simplaj loghdomoj, kun areo de pli ol 120 kvadrataj metroj,
kaj malpermesos konstruadon de luksaj loghdomoj. La ministerio
nun ellaboras novan regularon pri administrado de simplaj
loghdomoj.
S-ro Xie Jiajin, estro de la logheja kaj bien-domkonstrua
departemento sub la Ministerio de Konstruado, opinias, ke
konstrui kaj entrepreni la simplajn loghdomojn estas grava
metodo por solvi la problemon de la ne multe enspezantaj urbanoj
pri loghado kaj tiuflanke oni devas doni atenton al la ne
multe enspezantaj familioj kaj konstrui kaj vendi tiajn loghdomojn
en la tuta lando.
Koncerne vendadon de tiaj loghdomoj, koncernaj
respondeculoj diris, ke la registaro devas ekzameni la enspezon
de la familioj, kiuj petas tian loghdomon, kaj post la ekzameno
doni al ili licencon, per kiu oni rajtas acheti unu apartamenton
de simpla loghdomo, dum la bien-domaj entreprenistoj ne rajtas
vendi tiajn loghdomojn rekte al la socio.
S-ro Ma Guoxin, vicprezidanto de la China Arkitektura
Instituto, diris, ke konstrui simplajn loghdomojn kaj kontentigi
bezonon de la ne multe enspezantaj urbanoj estas grava tasko
de la konstruaj departementoj en la estonteco.
Antau nelonge respondeculo de la Pekina Konstrua
Komisiono diris, ke en la venontaj 5 jaroj Pekino chiujare
konstruos simplajn loghdomojn de 3 milionoj da kvadrataj metroj
kaj chiujare plenumos tiajn loghdomojn de 2 milionoj da kvadrataj
metroj, kaj se chiu apartamento areos 100 kvadratajn metrojn,
do chiujare Pekino finkonstruos 20 mil apartamentojn.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|