 En
la pasintaj 10 jaroj la china ekonomio aplombe sin tenis kontrau
la financa krizo de Azio kaj depresio de la tutmonda ekonomio
kaj disvolvighis chiujare averaghe je 9.7%. En 1992 la totala
enlanda produktovaloro de Chinio estis nur 2400 miliardoj
da juanoj, sed en 2002 ghi atingis 9600 miliardojn da juanoj.
Ray Brooks, delegito de la Internacia Mon-Fonduso
en Chinio, diris, ke la merkata reformado en Chinio profunde
impresis lin. Lau li la plej granda sukceso estas rapida kresko
de la labor-enspezoj kaj malkresko de la malricheco. Multe
da chinoj sin liberigis el malricheco en tiu periodo.
Li Xingshan, china ekonomikisto, opinias, ke propono
de la socialisma merkata ekonomio havas grandan signifon en
transformigho de la sistemo, kio montris novan prosperighon
de la china nacio, char la merkata mekanismo povas efike dispozicii
richfontojn kaj plene mobilizi la homan aktivecon, tial ghi
estas tre viviga por la ekonomio kaj konkurencpovo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|