 Chinio
nun havas 60 milionojn da terkulturaj familioj, kies kvarono
sin okupas pri industria entreprenado, kaj el la kamparaj
laboruloj proksimume 200 milionoj da homoj apartighis de terkulturado
kaj sin okupas pri la sekundara kaj terciara industrioj, dank'
al kio la enspezoj de la kamparanoj superis 300 miliardojn
da juanoj en 2001.
La krudaj materialoj liveritaj de agrikulturo
al industrio kreskis je 10% en la pasintaj 5 jaroj. Nun la
tradicia dispozicio de agrikultura produktado estis rompita
kaj fundamente formighis la agrikultura regiona dispozicio
en la orienta, meza kaj okcidenta partoj de Chinio chiu kun
siaj propraj trajtoj. Sciencoj, teknologioj, informoj kaj
intelekto farighis grava richfonto por agrikultura disvolvigho.
En 1996 Chinio akiris abundan rikolton de greno
kaj tiujare la grena produktokvanto atingis 500 milionojn
da tunoj kaj per tio kreis novan rekordon. Kaj en la sekvantaj
jaroj ghi daurigis tiun tendencon. Tio montras, ke la fundamento
de la china agrikulturo farighis solida kaj la produktopovo
de greno kaj kotono jam stabilighis sur nova nivelo.
Samtempe kun tio la pliproduktado ne pliigis enspezon.
Tio estas ghenerala fenomeno en la china agrikulturo.
Dank' al tio en la tria sesio de la 15-a Centra
Komitato de KPCh la china registaro konkludis, ke la rilato
inter livero kaj postulo de la chinaj agrikulturaj varoj jam
radikale shanghighis. La sesio montris, ke antaue dum longa
tempo mankis al Chinio chefaj agrikulturaj produktajhoj, sed
nun la totala kvanto jam ekvilibrighis kaj en la jaroj de
richa rikolto estas superfluaj produktajhoj, tial oni devas
fari reguligon de la agrikultura strukturo surbaze de la principo
disvolvi la tipajn trajtojn konforme al lokaj kondichoj por
kontentigi bezonon de la merkato.
Gvidate de la nova penslinio realighis la refoja
dispozicio de kampoj, kapitaloj kaj laboruloj kaj aliaj agrikulturaj
richfontoj en Chinio. En 2001 Zhejiang-provinco faris reformadon
pri grena cirkulado, kio liberigis la vilaghajn produktajn
fortojn en pli granda skalo, kaj la pokapaj kvanto de viando,
ovo kaj lakto kreskis pli kaj pli kaj samtempe verda sano
farighis nova celo de la china agrikultura produktado.
Lau statistiko la pokapa konsumo de chinaj vilaghanoj
en 1997 pliighis je 124 juanoj kompare kun 2001.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|