 En
1994 la china registaro decidis solvi la problemon pri manghajhoj
kaj vestoj de la 80 milionoj da homoj antau 2000. Tiuj malrichaj
homoj vivis chefe en la sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj
de Chinio, kie la naturaj kondichoj estis malbonaj, fundamentaj
instalajhoj mankis kaj socia servado ekstreme postighis. Solvi
tiun problemon strikte rilatas kun la ekonomia disvolvigho,
socia progreso, nacia solidareco kaj landlima stabileco, tial
liberigo de tiuj homoj el malricheco estas granda problemo
por Chinio. Maje de 2001 la tiama china prezidanto Jiang Zemin
diris, ke tiu plano jam fundamente plenumighis.
Nova statistiko montras, ke nun en la tuta mondo
estas 1.3 miliardoj da malrichuloj kaj krom tio chiuminute
pliaj 20 homoj dronas en malricheco pro milito, malsano, ekonomia
krizo kaj aliaj kauzoj, sed en Chinio chiuminute 20 homoj
sin liberigas el malricheco.
La delegito de la Disvolva Programo de UN en Chinio
diris, ke Chinio rapide disvolvas sian ekonomion kaj rigardas
nuligon de malricheco kiel gravan problemon, kio estas unika
inter la disvolvighantaj landoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|