 La
ghisdata statistiko de la china Ministerio de Eduko montras,
ke en la lastaj jaroj pli kaj pli da abiturientoj trapasis
ekzamenon por altaj lernejoj.
La konkuro pri naciaj fortoj havas striktan rilaton
kun la kreiva nivelo kaj richfontoj de sciencistoj kaj teknikistoj.
Autune de 1997 en la 15-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Chinio Jiang Zemin diris, ke por kontentigi la bezonon
de la socialisma afero en la 21-a jarcento Chinio devas elkulturi
cent milionojn da altkvalitaj laboruloj taugaj por la socialisma
modernigo kaj samtempe kun tio devas urghe kulturi milionojn
da fakuloj, por akiri iniciativon en la akra internacia konkuro.
En 1999 Chinio decidis akcepti pliajn 300 mil
studentojn, sed lau la plano ghi devis akcepti nur 1.3 milionojn.
En 2000 la chinaj altaj lernejoj akceptis 2.04 milionojn da
novaj studentoj, en 2001 tiu nombro levighis al 2.5 milionoj.
En 2001 la nombro de lernantoj, studantaj en altaj lernejoj
superis 12 milionojn, t.e. duoble kiom tiu en 1998. En 1998
malpli ol 30% de la abiturientoj eniris en altajn lernejojn,
sed en 2001 pli ol 70%.
Samtempe kun tio la registaro decidis sociigi
la servadon de la superaj lernejoj kaj iniciatis tiurilatan
konstruadon. De 1999 ghis 2001 Chinio konstruis kaj rekonstruis
50 milionojn da kvadrataj metroj da studentaj pensionoj kaj
manghejoj, kio egalas la totalan areon de tiuj en la pasintaj
50 jaroj.
La registaro pliigis sian investadon al la eduka
afero. En 1998-2001 la sumo asignita de la centra registaro
al edukado kreskis chiujare je 1% kaj fine de 2001 la jara
elspezo de la shtato jam atingis 31.4 miliardojn da juanoj
kaj en tiuj 4 jaroj (1998-2001) la elspezo por edukado kreskis
plej rapide post naskigho de la nova Chinio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|