 La
china informadika industrio komencighis kompare malfrue kaj
komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento komputoroj estas
nova afero por multe da chinoj kaj nur en 1994 ekfunkciis
en Chinio interreto, sed poste ghi rapide disvolvighis.
Nun pli ol 6 mil registaraj departementoj surretighis
kaj la totala longo de la tutlandaj optikaj kabloj estas 2
milionoj da kilometroj kaj finkonstruighis la skeletaj retoj
el 8 vertikalaj kaj 8 horizontalaj kablaroj. 20 milionoj da
komputoroj jam surretighis kaj pli ol 50 milionoj da homoj
uzas interreton per larghrubanda kaj senlinea metodoj. La
nombro de la homoj, kiuj uzas interreton okupas la duan lokon
en la mondo.
Por akceli la informadikan industrion, en 1998
la shtato unuigis la Poshtan kaj Telekomunikan Ministerion
kaj Elektron-industrian Ministerion en la Ministerion de Informa
Industrio, kiu faris dufojan kompletan strategian redispozicion
de la telekomunikaj entreprenoj en 3 jaroj kaj fundamente
konstruis modernan informadikan dispozicion kun la merkata
reguligo kiel la chefa kaj i.a. konkurenco inter la diversaj
establoj, kaj en chiuj provincoj aperis respondeca sistemo
de la gvidantoj por komplete akceli la informadikan konstruadon.
Dank' al diligenta kunlaboro de la registaraj
departementoj, sciencaj institutoj kaj telekomunikaj entreprenoj
praktikighas tri grandaj projektoj pri surretigho de la registaro,
entreprenoj kaj familioj kaj tiuj pri financo, dogano, imposto,
ekstera komerco kaj aliaj gravaj naci-ekonomiaj aferoj kaj
estas efike utiligataj la sociaj informadikaj richfontoj.
Multe levighis la registaraj monitora povo, labor-efiko kaj
servado. La informadika konstruado faris bonan preparon por
realigi la triaperiodan strategian celon kaj modernigon de
Chinio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|